IL = "instrumento, aparato, rimedo". Tio, kio staras antaux IL, ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finajxo. IL-vortoj do (normale) devenas de verboj.
Plej ofte IL montras instrumenton, kiun oni povas uzi permane. Temas cxiam pri instrumento speciala por la koncerna ago:
Iafoje temas pri instrumento, kiu mem faras la agon:
IL povas ankaux montri pli grandan aux pli komplikan aparaton:
IL povas ankaux montri paperajxon, substancon, abstraktan rimedon, komputilan programon, aux ion ajn, kio servas por certa ago:
La sufikso IL havas tre gxeneralan signifon. Por esprimi sin pli ekzakte oni povas fari kunmetojn kun aliaj radikoj, ekz.: presmasxino, presaparato, segmasxino, transportaparato, vendauxtomato, fermoplato, kovrotuko, solvosubstanco, kompilprogramo. Sed ofte tauxgas simpla IL-formo. Vidu ankaux ATOR.
En iuj malmultaj IL-vortoj la aga elemento estas subkomprenata. Tio, kio staras antaux IL, ne mem montras agon, sed ekz. rezulton de ago:
Oni povas diri, ke tiaj vortoj estas mallongigoj de ekz. fajrigilo, anguldesegnilo, rektofarilo, diskoturnilo aux simile. Oni estu tre sxparema pri tiaj IL-vortoj por ne riski konfuzon. Oni ekz. ne uzu buterilo en la signifo "ilo por fari buteron", cxar oni normale komprenas gxin kiel "ilo por buteri (sursxmiri buteron)". Oni uzu buterigilo. Normale oni faru IL-vortojn nur el verboj.
Ekzistas multaj simplaj radikoj, kiuj estas nomo de ia instrumento aux simile. Al tia vorto oni ne aldonu IL. Tiaj vortoj estas ekz. mangxiloj kiel kulero, forko kaj glaso, pafiloj kiel revolvero, kanono kaj fusilo (nekunmetita!), transportiloj kiel auxto, buso kaj biciklo, kaj muzikiloj kiel gitaro, piano kaj fluto, kaj ankoraux multaj diversaj cxiutagaj iloj kiel martelo, broso, peniko, krajono, lupeo, serpo k.t.p.
Pri la radiko ARM regas konfuzo. La O-formo estas preskaux neniam uzata, sed Zamenhof iam uzis gxin kun la signifo "batalilo": Ne servas larmo anstataux armo.[PE.1739] Normale oni uzas la formon armilo. La verboformo armi tamen signifas "provizi per bataliloj", kaj armilo do devus signifi ne "batalilo", sed "ilo por provizi per bataliloj". Se oni uzus cxiam armo anstataux armilo, cxiuj vortformoj farigxus tute logikaj, sed armilo estas forte enradikigxinta.
El la nekunmetita vorto aviadi (= "flugi per aparato pli peza ol aero") oni faris la vorton aviadilo (= "tia flugmasxino"). Nuntempe kelkaj uzas anstatauxe la nekunmetitan vorton avio. El gxi oni povas fari la verbon avii kaj la agvorton aviado. Sed ankoraux aviadilo estas la normala formo. Aliaj similsignifaj vortoj estas flugmasxino (= "cxia aparato por flugi") kaj aeroplano (la plej ofta speco de avio).