PMEG

E

1. "Plantotribo" (subdivido de plantofamilio). Uzata en botaniko post la "tipa" membro de la tribo: asklepiado asklepiadeoj = "la tribo de asklepiadosimilaj plantoj". Oni uzu E nur laux la internaciaj botanikaj nomreguloj. Komparu kun AC, AL, ED, EN kaj OID.

2. "Koloro". Proponita, sed apenaux uzata sufikso por fari kolorvortojn el radikoj, kiuj ne mem montras koloron: rozo *rozea* = "rozkolora, roze rugxa", negxo *negxea* = "negxkolora, negxe blanka", polvo *polvea* = "polvokolora, polvogriza". Oni uzu kunmetojn kun la radiko KOLOR (rozkolora, negxkolora) aux precizajn kombinojn kun kolororadikoj (rozorugxa, negxblanka), aux plurvortajxojn (roze rugxa. blanka kiel negxo). Ofte la sufikso EC povas esti suficxa: rozeca, negxeca, polveca. Sed tiaj EC-vortoj ne nepre montras koloran similecon.


Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva