EC = "kvalito aux stato (de iu aux io)". EC cxiam montras ion abstraktan (kvaliton aux staton). Komparu kun AJX, kiu normale montras ion konkretan.
EC povas aperi post radiko, kiu mem havas ecan signifon. Tiam la formo sen EC povas montri pli sendependan (abstraktan) ideon, dum la EC-formo cxiam montras kvaliton de iu aux io, staton de iu aux io:
bono = la abstrakta ideo bono → boneco = bono kiel ies kvalito
rugxo = la koloro rugxo → rugxeco = la stato esti rugxa
neceso = absoluta bezono → neceseco = la stato esti necesa
Cxe plursignifaj radikoj EC povas klarigi, ke temas gxuste pri eco. Komparu kun klariga AD kaj klariga AJX:
Foje oni tamen uzas cxi tian EC-vorton ankaux kie simpla O-vorto estus pli logika: Cxu vi auxdis nenian tumulton en la proksimeco [= proksimaj lokoj]?[Rt.123]
Kelkaj simplaj O-vortoj montras ian mezuron kiel neuxtralan ideon. Se oni aldonas EC al tia vorto, temas pri multeco de la koncerna mezuro:
longo = horizontala dimensio (cxiu konkretajxo havas ian longon) → longeco = la eco esti longa, havi multe da longo
alto = vertikala dimensio (cxiu konkretajxo havas ian alton) → alteco = la eco esti alta, havi multe da alto
rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (cxiu movigxanta afero havas ian rapidon) → rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide
Iafoje estas malfacile fari tiun cxi distingon inter neuxtrala O-vorto kaj multeca EC-formo. Ofte oni ignoras la diferencon, kaj uzas EC ankaux kie gxi ne estas bezonata: La denseco [= denso] de gaso estas la rilato de gxia maso al gxia volumeno.
Iuj volas, ke oni cxiam strikte distingu, sed tio necesas nur kiam estas efektiva risko de miskompreno. En scienca lingvajxo la distingo ofte tre gravas.
Rimarku, ke multaj similaj O-vortoj tute ne havas cxi tian neuxtralan mezursignifon. Proksimo = proksimeco aux proksima loko. Por neuxtrala mezuro oni uzas distanco. Juno (apenaux uzata) egalas al juneco. Neuxtrala mezurvorto estas agxo.
Rimarku ankaux, ke oni normale ne uzas vortojn kiel *mallongo*, *malalto* kaj *malrapido* (krom eble sxerce). Neuxtralaj estas nur longo, alto kaj rapido. Neneuxtralaj estas longeco, mallongeco, alteco, malalteco, rapideco kaj malrapideco.
Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:
*Bedauxrinde mi ne havas la eblecon tion cxi fari.* Fakte tute ne temas pri eco, sed pri eblo (aux eventuale eblajxo). Diru kiel Zamenhof: Bedauxrinde mi ne havas la eblon tion cxi fari.[L1.339] (Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni elektu eblo, cxar gxi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblajxo, kaj tial eblo apenaux iam povas esti malgxusta elekto.)
Laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo.[M.77] Ja tute ne temas pri eco, sed pri agado. Oni devus do diri aktivado (aux eventuale aktivo). La formo aktiveco farigxis tamen tre ofta en tiaj cxi frazoj, kaj oni versxajne devas toleri gxin.
Cxe io, kio ne mem montras econ aux kvaliton, EC aldonas tian signifon. En tia okazo la simpla O-formo havas tute alian signifon ol la EC-formo:
Post participoj, kaj en kelkaj aliaj vortoj, EC montras tempon aux agxon:
Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel cxiuj participoj kun O-finajxo, sed iafoje oni uzas estonto kaj pasinto kiel mallongigojn de estonteco kaj pasinteco.
EC ankaux povas esti uzata kun A-finajxo aux E-finajxo (aux verba finajxo). Tiaj formoj havas normale la signifon "simila, simile, samaspekta kiel, samamaniere kiel":
Iafoje oni povas por klareco uzi anstatauxe kunmetojn kun sxajna, simila, maniera aux stila. Vidu ankaux ESK.
Iafoje formoj kun ...eca signifas "rilata al tia eco, pri la koncerna eco":