Ekssufikso en kelkaj radikoj kun la signifo "simila": groteska, fluoreski, lumineski.
"Simila sed ne vera, maniera, stila". Foje uzata anstataux EC: Japana → Japaneska = "simila al Japana stilo, sxajne Japana", vira → vireska = "virosimila", blua → blueska = "blueta, dube blua, blusimila". ESK estas malofte uzata. Normale suficxas EC: Japaneca, vireca, blueca. Oni ankaux povas uzi kunmetojn kun SXAJN aux SIMIL: sxajnblua, Japansimila k.s.