La finajxo O aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas simple nomo de la koncerna afero:
Se radiko havas plurajn signifojn, ankaux la O-formo havas plurajn signifojn. Ekz. KONSTRU estas ago, rezulto de ago, kaj maniero de ago. La vorto konstruo havas la samajn tri signifojn.
O-finajxon oni povas forlasi (se ne sekvas J-finajxo aux N-finajxo). Skribe oni tiam uzas apostrofon anstataux la O-finajxo:
Tia forlasado de O-finajxo okazas ordinare nur en poezio.
Kvankam O-finajxo ne aldonas ian signifon, gxi ja estas grava el gramatika vidpunkto. O montras, kiel oni povas uzi la vorton en frazo, kaj la aldono de O enkondukas la distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro.
Participoj kun O-finajxo sekvas apartajn regulojn.