La finajxo A montras, ke oni priskribas per la koncerna afero.
A = "rilata al la koncerna afero, tia kiel la afero" k.s.:
Kiam la radiko de A-vorto havas ecan signifon, la A-vorto normale montras econ. Tiaj A-vortoj ne multe varias laux la kunteksto:
En maloftaj okazoj A-vorto kun eca radiko povas ricevi iom specialan signifon:
Kiam la radiko de A-vorto ne havas ecan signifon, la A-vorto povas montri diversspecajn priskribojn. Gxenerale la signifo de tia A-vorto multe varias laux la kunteksto:
Kiam la radiko de A-vorto havas agan signifon, la A-vorto povas havi plej diversajn signifojn. Gxi povas signifi "rilata al la koncerna ago" k.s. Tia A-vorto ankaux povas esti simila al ANT-participo aux INT-participo kun A-finajxo:
Normale A-vorto kun aga radiko havas ian signifon laux la cxi-antauxaj klarigoj, sed iuj tiaj A-vortoj havas specialan ecan signifon:
suspekti = "sen pruvo pensi ke io estas malbona, ke iu estas kulpa" → suspekta = "tia ke gxi vekas suspekton, suspektinda" — Mi ne volis trinki la vinon, cxar gxi enhavis en si ian suspektan malklarajxon.[FE.35]
fiksi = "firme senmovigi" → fiksa = "firme senmova, cxu pro fiksado, cxu per si mem"
dubi = "ne esti certa pri io, heziti kredi" → duba = "tia ke oni dubas pri gxi" — En cxiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn.[OV.341]
fusxi = "malbone fari" → fusxa = "malbone farita, fusxita"
falsi = "fari malveran kopion, igi neauxtentika" → falsa = "malvera, neauxtentika, falsita"
kasxi = "malvidebligi" → kasxa = "nevidebla, cxu per si mem, cxu pro tio, ke iu kasxis gxin"
veki = "interrompi ies dormon" → veka = "ne (plu) dormanta" (aux "tia ke gxi vekas, rilata al veko")
kompliki = "gxene malsimpligi" → komplika = "gxene malsimpla, cxu cxar iu komplikis gxin, cxu dekomence malsimpla" (aux "tia ke gxi komplikas, rilata al komplikado")
korekti = "senerarigi" → korekta = "senerara, cxu dekomence senerara, cxu senerarigita" (aux "korektanta, rilata al korekto") — Gxi ne estas suficxe korekta.[M.75]
Iuj tiaj cxi A-vortoj similas al pasiva participo: komplika ≈ komplikita, suspekta ≈ suspektata. Cxe la simplaj A-vortaj formoj la ago de la radiko aux ne estas tre interesa, aux tute ne okazis, nur la eco estas grava. Foje la eco ekzistas tute per si mem. La respondaj participaj formoj cxiam montras, ke tia ago ja okazis aux okazas.
Kelkaj opinias, ke iuj el tiuj cxi A-vortoj, precipe korekta, estas evitindaj kun eca signifo. Iuj ecx opinias, ke tia uzo estas eraro. Laux ili veka nur signifu "vekanta" aux "rilata al veko". Komplika nur signifu "komplikanta" aux "rilata al kompliko". Kaj korekta nur signifu "korektanta" aux "rilata al korekto". Sed iuj el tiuj A-vortoj neniam estas kritikataj, kvankam ili estas tute similaj.
La ideo, ke temus pri eraro, simple ne havas bazon en la lingvo. Tia cxi vortfarado estas hejma en Esperanto de la komenco, kaj ekzemploj trovigxas abunde cxe cxiuj verkistoj de Zamenhof gxis hodiaux. Ecx okazis, ke auxtoroj kaj verkoj, kiuj avertis kontraux cxi tia uzo de korekta, tamen mem uzis gxin tiel. Ekz. en la Plena Ilustrita Vortaro oni plurfoje uzis korekta kun eca signifo, kvankam tiu vortaro mem nomis tion "evitinda". (PAG sisteme uzis korekta ece, kaj ne avertis kontraux tio.) Tio frape montras la vivantecon de tiaj cxi A-vortoj. En iaj okazoj la plursignifeco de tia A-vorto ja povus kauxzi miskomprenon, kaj tiam oni kompreneble revortigu la frazon, sed tio validas por cxiuj plursignifaj vortoj.
La radikoj de tiuj cxi A-vortoj estas agaj, sed pro la eca signifo de la A-formoj oni povus pensi, ke la radikoj estas ecaj. Tiam oni riskas erare aldoni IG-sufikson al la simplaj verbaj formoj uzante kasxigi anstataux kasxi, vekigi anstataux veki, komplikigi anstataux kompliki, korektigi anstataux korekti, k.t.p. Tiaj IG-formoj havas tamen aliajn, tre specialajn signifojn: kasxigi = "igi iun kasxi ion", vekigi = "igi iun veki iun", komplikigi = "igi iun kompliki ion" k.t.p.
Oni ankaux ne pensu, ke la simplaj verbaj formoj havas la signifon "esti tia". Korekti ne signifas "esti senerara", sed "igi senerara". Kompliki ne signifas "esti gxene malsimpla", sed "igi gxene malsimpla".