Kion ajn

Facila rakonto

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): JOHANSSON, Sten
Eldonejo kaj jaro:   ESE, Stokholmo 2002
Tipo de instruilo: legolibro
Nivelo: por komencintoj
Celgrupo: internacia
Nacia(j) lingvo(j): esperanto
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La rakonto celas komencintojn, konantaj la bazon de vortostoko kaj gramatiko de Esperanto. La leksiko kaj la gramatiko laŭpaŝe malfaciliĝas, tamen ĝisfine restas simplaj kaj facile kompreneblaj. Tre utilas la librofinaj postklarigaj de la aŭtoro pri la ofteco de la utiligitaj vortoj.
Konsilindas legigi la libron al kursanoj, eble post la aliaj du rakontoj La krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrina.
En la nuna verko la intrigo okazas inter junuloj en Stokholmo, dum KEF, unu el la famaj Kulturaj Esperantaj Festivaloj. La leganto facile povas imagi la etoson kaj programojn de tiaj aranĝoj, sekvi la aventurojn de kelkaj el la partoprenantoj, identiĝi kun la du senŝancaj admirantoj de bela organizantino, kaj kiel ankaŭ en aliaj verkoj de la aŭtoro alfronti ankaŭ nejustajn pro-politikajn malfacilaĵojn de partoprenanto (nun el Rusio).
La polico intervenas senkore en grava momento, sed eble la legantoj el malriĉaj landoj trovas ĉi tie bonan solvon rapide, komforte kaj eble senpage vojaĝi hejmen post tiaj aranĝoj. (Pri la konsekvencoj de tia solvo nek la recenzanto, nek la aŭtoro prenas respondecon!)

Recenzo(j):

MONATO, 2004/3. 23p.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron