Okulo 1 Gvidlibro

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): MacGILL, Stefan
Eldonejo kaj jaro:   ILEI, Budapesto, 2002.
Tipo de instruilo: metodika libro
Nivelo: por progresantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La Gvidilo estas manlibro por la samtititola lernilo /vidu en nia katalogo/. Ĝi provas helpi al instruistoj uzi la kajeron pli produktive. La ekzercoj estas aranĝitaj laŭ paĝparoj, por ke instruistoj povu facile fotokopii ilin por krei klas-kompletojn de task-folioj. Sur unu malfermo aperas konciza tabela resumo de la lernanta kajero, por orientigi instruistojn.
Ekzercospecimenojn el ĝi vi trovas en nia LERNILOTEKO sub la titolo Okulo - Gvidlibro.
Rimarkoj pri la aĉeteblo: la gvidlibro haveblas ĉe UEA, kun sesona rabato ekde 3 ekz, plus sendokostoj. Ĉe ILEI, triona rabato ekde 3 ekz (de gvidilo aŭ lernanta kajero), kun sendokostoj inkluzivitaj. Rabato 50% por klasoj de "Interkulturo" por mendoj ekde 9 kajeroj (lernantaj aŭ gvidila).

Recenzo(j):

IPR, 2002/2.

IPR 2002/4

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron