Teorio kaj praktiko de lingvo-instruado

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): SZANSER, Irena
Eldonejo kaj jaro:   ILEI - Budapeŝto, 1992.
Tipo de instruilo: metodika libro
Celgrupo: internacia

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La eldono de la verko celis iusencan sekvon de la Rakuŝa kaj la Szerdahelyi libroj, sistemigi la glotodidaktikajn aspektojn de E-o instruado por ĉiuj kursgvidantoj. Samtempe per ĝi oni volis disponigi materialojn por la instrurajtigaj kursoj de UEA/ILEI (kiuj ankoraŭ ne sukcesis instaliĝi je 12 jaroj post la eldono de ĉi tiu verko).
Por havi trarigardon pri la enhavo de la libro de Szanser, bv. rigardi la enhavtabelan priskribon en al sekva paĝo. Ties trastudo jam indikos al spertuloj, ke temas pli pri teorio ol pri praktiko. Sed la falsan praktikecon de la praktikaj partoj nur tiuj povas konstati, kiuj renkontas ekz. tekstojn de 23 didaktikaj kantetoj kaj tute ne povas scii laŭ kiuj melodioj oni kantu ilin. Multe pli ol tiuj praktikaj (mal)helpoj ne vere troviĝas en la libro.
La verkon ni opinias tro malekvilibrata, en kiu alterne aperas tro abstraktaj lingvistikaj, psikologiaj eroj de pli kompleksaj tiutemaj studoj, kaj al tiuj la aŭtorino ne sukcese provis ligi specifajn praktikajn elementojn, karakterizajn al la instruado kaj lernado de la internacia lingvo.
La libro estas ekstere alloga, firme bindita, verŝajne fizike pli rezistos la tempon ol enhave, ĉar sincere dirite klaras, ke nia movado bezonas eldoni modernan, pli koheran kaj pli uzeblan faklibron pri metodologio de Esperanto-instruado.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron