PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

E-vortoj

Vorton kun la finaĵo E oni nomas E-vorto. E-vortoj montras manieron, lokon, tempon, kvanton k.s.:

  • rapide = en rapida maniero, kun rapido
  • bele = en bela maniero, kun belo
  • urbe = en (la) urbo(j)
  • hejme = en la propra(j) hejmo(j)
  • tage = en (la) tago(j)
  • matene = en (la) mateno(j)
  • lunde = en (la) lundoj, en ĉiu lundo
  • normale = en normala maniero, en normalaj okazoj
  • multe = en granda kvanto
  • alveninte = post (la) alveno

La signifo de E-vorto dependas kaj de la signifo de la radiko, kaj de la kunteksto.

Ĉe lokaj E-vortoj povas aperi la finaĵo N por direkto: urben = "al la urbo(j)", hejmen = "al la propra(j) hejmo(j)". Sed E-vorto neniam povas ricevi J-finaĵon.

Legu ankaŭ pri E-vortaj frazpartoj.

E-vortoj kiel komplementoj «

E-vorto povas roli kiel komplemento de verbo:

  • Ili manĝas rapide. Rapide estas komplemento de manĝas, kaj montras la manieron de manĝado.

  • Urbe troviĝas multaj restoracioj. Urbe estas komplemento de troviĝas, kaj montras la lokon de la troviĝado.

E-vorta komplemento povas ankaŭ rilati al tuta frazo:

  • Kompreneble mi iros. Kompreneble rilatas al la tuta frazo. Ĝi ne montras la manieron de irado, sed komentas la fakton, ke mi iros. Tiu tuta fakto estas komprenebla.

E-vortoj kiel priskriboj «

E-vorto povas ankaŭ roli kiel rekta priskribo de A-vorto, de alia E-vorto, kaj de E-vorteca vorteto:

  • Ĝi estas sufiĉe granda. Sufiĉe estas rekta priskribo de granda.

  • Li manĝas terure multe. Terure estas rekta priskribo de multe.

  • Ili revenos treege baldaŭ. Treege estas rekta priskribo de baldaŭ.

E-vorto povas ankaŭ esti perverba priskribo de I-verbo aŭ de subfrazo:

  • Estas amuze labori. Amuze estas perverba priskribo de labori.

  • Multe maĉi estas necese por bona digesto. Necese perverbe priskribas multe maĉi.

  • Estis ĝojige, ke ili sukcesis. Ĝojige perverbe priskribas la ke-frazon.

A-vortoj kaj E-vortoj estas tre similaj. La afero, kiun oni volas priskribi, decidas, ĉu oni uzu A-vorton aŭ E-vorton.

E-vortoj kiel nuanciloj «

Iuj E-vortoj povas direkti la atenton al certa frazparto, kaj nuanci ĝian rolon en la frazo. En tia nuanca rolo E-vorto povas rilati al tiaj vortoj, kiujn ĝi normale ne povas priskribi, ekz. O-vortoj kaj personaj pronomoj:

  • Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe.[FA3.19] La objekto nenion validas senrezerve, senescepte.

  • Li estis tute en malespero.[FA1.78] Ne restis eĉ iomete da espero.

  • Li manĝas multajn diversajn aferojn, sed ĉefe legomojn. La plej gravaj el liaj manĝaĵoj estas legomoj.

  • La najbaroj disiĝis kun larmoj, kaj precipe la infanoj ploris maldolĉe.[FA3.58] Ankaŭ aliaj ploris maldolĉe, sed la infanoj tion faris pli multe.

  • Ĝuste apud mia pordego floras la plej belaj rozoj.[FA2.132] La loka esprimo validas tute precize kaj ekzakte. Ne uzu ĵus anstataŭ ĝuste en ĉi tiaj frazoj.

  • Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, ĉar alie Vi atingos ĝuste la malon de tio, kion Vi deziras atingi![L2.6] Vi atingos la malon en absoluta senco, ne nur proksimume.

  • La numero videble estis ĝuste tiu, kiun ŝi havis en sia memoro.[M.18] Ne nur proksimume tiu numero, sed tute ekzakte.

  • Lia tago de naskiĝo ĝuste nun estis festata.[FA1.55] Ne iom antaŭe aŭ poste, sed vere en tiu momento mem.

  • La tuta ĝojo de la tero flugis for, kaj restis sole ĝemo![Rt.75] = ...restis nenio alia ol ĝemo. ...restis nur ĝemo. Ĉi tia sole estas egala al nur, sed nur iafoje havas alian signifon.

  • Li elĵetis la tutan kupran monon kaj plenigis al si la poŝojn kaj la tornistron sole per arĝento.[FA1.2] Per nenio alia li plenigis ilin. Iafoje povas estiĝi konfuzo inter tiu ĉi nuanca signifo de sole kaj ĝia ordinara signifo "sen akompano". Tiam oni ofte povas uzi la A-formon sola por "sen akompano": Ili iris sole tien. = Ili iris nur tien. Ili iris solaj tien. = Ili iris tien sen akompano.

E-vortecaj vortetoj kiel ankaŭ, , almenaŭ, ja kaj nur ofte havas tian nuancan rolon.

O-vortecaj E-vortoj «

Kvantaj E-vortoj povas esti uzataj kvazaŭ ili estus O-vortoj: Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.[FE.32]