PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

I-verboj kun alia subjekto

Foje I-verbo havas alian subjekton ol la ĉefverbo.

Agoinfluaj ĉefverboj «

Iuj ĉefverboj montras agon, kiu celas influi la agadon de alia persono (aŭ afero). Tiaj verboj estas ekz. (mal)permesi, ordoni, doni, destini, peti, instrui, instrukcii, devigi, lasi, inviti, voki, sendi, (mal)konsili, komandi, konvinki, persvadi, memorigi kaj (mal)rekomendi.

La influata persono (aŭ afero) aperas ĉe tiaj verboj kiel al-komplemento aŭ N-komplemento. Kiam I-verbo aperas kune kun tia agoinflua ĉefverbo, la senca subjekto de la I-verbo estas tiu influata persono aŭ afero. La I-verbo mem rolas kiel objekto aŭ por-komplemento:

  • Se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li nomi sin esperantisto.[OV.378] Subjekto de nomi estas li.

  • Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo.[M.8] Subjekto de veni estas mi.

  • Ĉu vi permesas demandi pri via estimata nomo?[FA3.6] Subjekto de demandi ne estas vi, sed la parolanto, kiu povus aperi kiel al-komplemento: Ĉu vi permesas al mi demandi...

  • La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti.[Es.1] Subjekto de venigi estas tiuj, al kiuj la reĝo ordonis. Ili estas subkomprenataj, sed povus aperi kiel al-komplemento: ...ordonis al iuj venigi...

  • Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa.[Rz.22]

  • La sorto al mi destinis vivi kaj agadi.[IT.38]

  • Mi petas vin trinki. = Mi petas vin, ke vi trinku.

  • Kiu do instruos vian filon timi diojn, uzi batalilon?[Rt.44]

  • Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo.[FE.13]

  • Lasu do lin rakonti![FA1.146]

  • Ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn.[M.11] = ...lasis, ke la manoj falu.

  • Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.[PE.1839]

  • Mi sendos venigi kuracistojn.[Rt.124] = Mi sendos iun (por) venigi kuracistojn.

La verbo promesi ne apartenas al tiu ĉi grupo: Mi promesis al li veni al la festo. = Mi promesis al li, ke mi venos al la festo. La senca subjekto de veni estas la subjekto de la ĉefverbo.

I-verbo kiel perverba priskribo kun alia subjekto «

  • La elekto estas por vi venki aŭ morti. Venki kaj morti estas perverba priskribo de la subjekto la elekto. La senca subjekto de venki kaj morti estas la por-komplemento vi.

Ĉe kelkaj ĉefverboj povas aperi I-verbo, kiu estas perverba priskribo de la objekto. Tiaj verboj estas ekz. vidi, aŭdi, rimarki kaj igi. Tiam la la objekto de la ĉefverbo estas senca subjekto de la I-verbo:

  • Mi vidis la knabon kuri. Kuri estas perverba priskribo de la knabon, la objekto de vidis. Subjekto de kuri estas la knabo. = Mi vidis la knabon kuranta. Mi vidis, ke la knabo kuras.

  • Ho, Marion, ke mi denove aŭdas vin paroli.[BV.80]

  • Mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn.[BV.17]

  • La finiĝado de la tago igis ilin rapidi.[M.200]