PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

I-verboj — ŝajne pluraj objektoj

En frazoj kun I-verbo ofte povas ŝajni, ke estas pluraj objektoj kun malsama rilato al la ĉefverbo. Tio normale estus eraro. Pluraj objektoj de la sama verbo eblas nur kiam ili ludas la saman rolon.

Ofte unu el la supozataj objektoj vere estas objekto de la I-verbo, ne de la ĉefverbo:

  • Kiu do instruos vian filon timi diojn?[Rt.44] Vian filon estas objekto de instruos. Diojn estas objekto de timi.

  • Ŝi helpis min manĝi la torton. Min estas objekto de helpis. La torton estas objekto de manĝi.

Ofte unu el la supozataj objektoj estas ĝuste la I-verbo. Tiam aŭ la I-verbo ne estas vera objekto, sed ekz. pri-komplemento, aŭ la alia supozata objekto ne estas vera objekto, sed N-komplemento:

  • Mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris.[OV.26] Forigi ŝajnas esti objekto de helpu, sed ankaŭ min ŝajnas esti objekto de la sama verbo. Oni povus diri, ke min ne estas vera objekto, sed ke la N-finaĵo nur anstataŭas la rolvorteton al. Oni ankaŭ povus diri, ke forigi ne estas objekto, sed ekz. pri-komplemento.

  • Ili petis min veni. Kaj min, kaj veni povus nomiĝi objekto, sed veni ankaŭ povas esti klasata kiel pri-komplemento, kaj min povus esti rigardata kiel N-komplemento (la N-finaĵo havas tiam la signifon de al).

Pro la multaj diversaj manieroj formi frazojn kun tiaj verboj kiel helpi, ekzistas pluraj manieroj analizi ĉi tiajn frazojn. Ofte tio estas nur teoria problemo, sed ĝi fariĝas reala problemo, kiam oni volas pasivigi ĉi tiajn frazojn, ĉar nur vera objekto povas fariĝi subjekto en pasiva frazo.