PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Miksitaj nombroj

Kiam oni miksas nombrajn vortetojn kaj O-vortajn nombrovortojn en unu nombro, iliaj malsamaj reguloj kolizias. Nombraj vortetoj volas esti rektaj priskriboj de ĉefvorto, dum O-vortaj nombrovortoj mem estas ĉefvortoj kun da-esprimo post si. Necesas iel elturniĝi.

Nombraj vortetoj kaj ON-vortoj kune «

  • Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj).[FE.14] Kaj kvar kaj duonon frankojn (kun du objektoj), kaj kvar kaj duonon da frankoj (kun da rilate al nombra vorteto), estas iom strangaj. Nuntempe oni preferas uzi ON-vorton kun A-finaĵo en ĉi tiaj okazoj: kvar kaj duonan frankojn. Tio estas rekomendinda.

Nombraj vortetoj kaj altaj nombrovortoj kune «

Ĉe kompleksaj precizaj nombroj, en kiuj estas altaj nombrovortoj kun O-finaĵo, kaj ĉe la fino ankaŭ nombraj vortetoj, estas rekomendinde ĉiam uzi da por ligi la nombron al la nombrata afero. Kvankam estas tre nekutime uzi da kune kun nombraj vortetoj, tio neniel estas erara:

  • Tie loĝas 1.500.000 homoj. = Tie loĝas unu miliono (kaj) kvincent mil da homoj. Oni ankaŭ povas diri: ...unu kaj duona milionoj da homoj. Aŭ: ...unu komo kvin milionoj da homoj.

  • Mi havas unu milionon da eŭroj. Se mi ricevos ankoraŭ unu eŭron, mi havos unu milionon unu da eŭroj. Prefere ne *...havos unu milionon unu eŭrojn*, ĉar tio estus gramatike tre stranga kun du malsamspecaj objektoj.

  • Li havas 10.300.978 $. = Li havas dek milionojn tricent mil naŭcent sepdek ok da dolaroj. Unu alternativo estus: Li havas 10,300978 milionojn da dolaroj = Li havas dek komo tri nul nul naŭ sep ok milionojn da dolaroj. Sed tio estas tro peza esprimomaniero, precipe por parola uzo.

Noto: Ofte aperas la ideo solvi tiun ĉi problemon per transformado de la O-vortaj nombrovortoj en nombrajn vortetojn: *milion*, *miliard*, *bilion* k.t.p. Tio estus tro drasta ŝanĝo de la lingvo (kaj *miliard* estus tre malfacile elparolebla). Leviĝus ankaŭ la demando, kiel akcenti la novajn vortojn. Ĉu oni diru *milIon* (laŭ la normala akcentoregulo), aŭ *miliOn* (kontraŭ la regulo)? Oni rimarku, ke *milIon* konfuziĝus kun la vorto milio + N-finaĵo. Se oni uzas apostrofon, miliOn', la vorto restas O-vorto, kaj oni tamen devas uzi da (kaj iafoje J kaj N). Aliaj proponis *miljon*, *miljard*, *biljon* k.t.p. (kiuj havus akcenton jen la "i").