Aliaj nombrovortoj ol la nombraj vortetoj estas radikvortoj, kiuj bezonas finaĵon. Baze ili estas uzataj kun O-finaĵo.
Nombrovortoj kun la sufikso ON montras partajn nombrojn.
Duono, triono kaj sesono faras unuonon. ½ + 1/3 + 1/6 = 1. Unuono estas tamen tre malofta vorto. Ĉi tie eblus simple uzi unu.
Ĉe iaj onoj povas estiĝi konfuzo, se oni ne elparolas tre klare.
Necesas en tiaj okazoj elparoli kun klaraj paŭzetoj inter la vortoj por eviti miskomprenojn.
Tre malofte uzataj estas kvadriliono (24 nuloj), kvintiliono (30 nuloj), sekstiliono° (36 nuloj), septiliono° (42 nuloj), oktiliono° (48 nuloj), noniliono° (54 nuloj) kaj deciliono° (60 nuloj).
Noto: Nuraj kuriozaĵoj estas la jenaj apenaŭ uzataj nombrovortoj: undeciliono° (66 nuloj), duodeciliono° (72 nuloj), tredeciliono° (78 nuloj), kvatuordeciliono° (84 nuloj), kvindeciliono° (90 nuloj), seksdeciliono° (96 nuloj), septendeciliono° (102 nuloj), oktodeciliono° (108 nuloj), novemdeciliono° (114 nuloj), vigintiliono° (120 nuloj) kaj centiliono° (600 nuloj). Vortoj kiel *biliardo*°, *triliardo*°, *kvadriliardo*° k.t.p. tute ne ekzistas en Esperanto (same kiel en plej multaj naciaj lingvoj).
Kelkaj lingvoj, interalie la Angla kaj la Rusa, donas tute aliajn valorojn al iuj el siaj similformaj nombrovortoj. La Esperantaj vortoj tamen sekvu la plimulton de la lingvoj, kaj havu ĝuste la ĉi-antaŭe montritajn signifojn (kiuj estas la originaj valoroj por tiuj vortoj).
Vidu ankaŭ la neoficialajn sufiksojn ILION kaj ILIARD. Legu ankaŭ pri prefiksoj de mezurunuoj.
La O-vorto nulo estas nomo de la cifero 0: Unu miliono estas skribata per unuo kaj ses nuloj. Ĝi povas ankaŭ esti uzata sen finaĵo: nul.
O-vortaj nombrovortoj ricevas la finaĵojn J kaj N laŭ la samaj reguloj kiel aliaj O-vortoj:
Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono.[Gn.47]
El multaj milonoj fariĝas milionoj.[PE.467]
Mi ricevis dudek kvin centonojn.
Ŝi havas pli ol dek milionojn.
La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj.
Ŝi vidis pli ol dek milionojn.
Post la sumo ŝi alskribis tri nulojn.
O-vortaj nombrovortoj ne povas rekte priskribi O-vorton. Oni devas antaŭ la kalkulata afero meti rolvorteton. Normale oni uzas da, sed ankaŭ ekz. de kaj el povas aperi. En tiaj konstruoj la nombrovorto estas ĉefvorto kaj la kalkulata afero estas priskribo de ĝi:
Li havas du miliardojn da dolaroj.
Ŝi vidis pli ol dek milionojn da homoj.
Ankaŭ ON-vorto kun O-finaĵo bezonas helpan rolvorteton:
Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro.[FE.14]
Ankaŭ nombraj vortetoj povas fariĝi O-vortoj. Tiaj O-vortoj montras ian aferon kun rilato al la nombro, aŭ grupon kun tiom da aferoj. Antaŭ O-finaĵo oni ĉiam kunskribas plurvortan nombrovorton. Por klareco oni povas uzi dividostrekojn, kie origine estis spacetoj:
Li iris kaj stariĝis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne "duon" sed "kvaron" kaj "kvinon".[Gm.56] Temas pri sistemo de lernejaj notoj. Kvaro = "bone", kvino = "bonege".
Ankaŭ ĉi tiaj O-vortoj bezonas da por mezuri ion:
Mi aĉetis dekon da ovoj.[FE.32]
Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.[FE.14]
Mi havas centon da pomoj.[FE.14]
En la plej unua tempo oni uzis O-vortajn nombrovortojn kiel rektajn priskribojn sen da. Tio ne plu estas ebla: Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.[UL] Nun necesas diri dek milionoj da personoj. Ankaŭ kiom kaj tiom komence uziĝis en tia maniero.