PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

N por aliaj signifoj

N-komplementoj kaj N-priskriboj montras plej ofte mezuron, tempopunktondirekton, sed iafoje tia N-frazparto montras alian rolon, por kiu oni normale uzas rolvorteton:

  • Mi ridas je lia naiveco.[FE.29] = Mi ridas pro lia naiveco.[FE.29] = Mi ridas lian naivecon.[FE.29]

  • Neniam ŝi miros pri/pro sia propra malaltiĝo. Neniam ŝi miros sian propran malaltiĝon.[M.178]

Teorie oni povas ĉiam anstataŭigi rolvorteton per N, se la senco ne fariĝas malklara. Aparte ofte oni uzas N anstataŭ je. La regulo pri klareco tamen preskaŭ ĉiam malebligas uzi N anstataŭ la demovaj rolvortetoj de kaj el, ĉar N mem estas almova rolmontrilo. Foje oni tamen uzas frazojn kiel: Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta N-finaĵo, la buso estas objekto de la ago "eliri". Estas tamen plej klare diri: Ili eliris el la buso.

Pozicio «

N-finaĵo estas sufiĉe ofte uzata por montri pozicion de parto (ofte korpoparto). Oni povas diri, ke N anstataŭas la rolvorteton kun. Tia N-komplemento ĉiam kunlaboras kun esprimo de pozicio aŭ direkto:

  • Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?[Rt.70] = ...kun la kapo malsupren.

  • Ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo [...] renversu ĉion la supron malsupren.[Rt.130]

  • Li falis vizaĝon al la tapiŝo.

Oni povus ankaŭ diri, ke havante, tenante, metinte aŭ simile estas subkomprenata. Tiam temas pri objekto:

  • Li sidis (havante) la brakojn kunmetitaj.

  • Li haltis dum momento, (tenante) la kapon klinita iom flanken.

Se la posta pozicia esprimo estas A-vorto (klinita, kunmetitaj), ĝi ne havu N-finaĵon, ĉar ĝi estas perverba priskribo de la objekto, kvankam la verbo (en participa formo) estas subkomprenata.