PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

N por tempopunkto

Frazparto kun N-finaĵo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia N-finaĵo estas anstataŭigo de tempa rolvorteto, ordinare en:

  • Unu tagon estis forta pluvo.[FA2.152] = En unu tago...

  • Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna.[FA1.150]

  • Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino.[FA2.14]

  • Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.[M.111]

  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.[FE.12] = En la dudek dua tago de Februaro...

  • La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco.[FA3.92]

  • La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno.[M.140]

Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo montras precizan konatan tagon: dimanĉon = "en certa konata dimanĉo", eĉ se oni ne uzas la (en tiaj okazoj la la tagonomoj estas uzataj propranomece). E-vorta formo de tia tagonomo normale montras, ke temas ĝenerale pri tiaj tagoj: dimanĉe = "en dimanĉoj, en ĉiu dimanĉo":

  • Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto.[L2.250]

  • La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien.[FA3.61] = En la sekvanta dimanĉo...

En la komenco de letero oni ofte uzas N-finaĵon por montri la daton (kaj foje la semajntagon) kvazaŭ la dato estus tempa komplemento de frazo: (ĵaŭdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas, ekz. 12 Majo 1994.

En horesprimoj oni uzu je, precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato:

  • Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.

  • Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.

Antaŭ nomoj de festotagoj oni preferas je.

Tempopunkto sen rolmontrilo «

Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

  • Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.[FE.20] Sabato kaj dimanĉo rolas kiel subjektoj.

  • La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.[FE.17] La unua fojo, ke... estas perverba priskribo de tio.