PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Da — detalaj reguloj

Por uzi da necesas du aferoj:

  • La antaŭa esprimo devas montri kvanton.
  • La posta esprimo devas esti nelimigita.

Alie oni elektu alian rolvorteton, plej ofte de, sed ankaŭ ekz. el kaj je povas uziĝi, depende de la kunteksto.

Kiuj vortoj montras kvanton? «

Vorto montras kvanton, se ĝi povas respondi la demandon "kiom?".

Iuj esprimoj havas ĉiam kvantan signifon: multe da homoj, iom da akvo, tiom da problemoj, kelke da moneroj, granda kvanto da terpomoj.

Aliaj esprimoj havas jen kvantan signifon, jen ne, laŭ la intencoj de la parolanto: grupo da homojgrupo de homoj, aro da bovinojaro de bovinoj, bukedo da florojbukedo de floroj.

Multaj esprimoj neniam povas havi kvantan signifon. Post ili oni do neniam uzu da: speco de akvo, tipo de homo, manko de akvo, perdo de akvo, plena de/je akvo. Ne eblas per tiaj vortoj respondi al kiom-demando: Kiom vi volas?*Mi volas specon.* *Mi volas tipon.* *Mi volas mankon.* *Mi volas perdon.* *Mi volas plenan.*

ON-vortoj ordinare montras ne kvanton, sed parton: duono de centimetro, kvarono de horo.

Kion signifas "limigita"? «

  • Esprimo estas limigita, se ĝi montras unu individuan aferon: parto de horo, parto de regiono, parto de centimetro, parto de jaro. Horo, regiono, centimetro kaj jaro estas individuaĵoj, ili havas limojn.
  • Personaj pronomoj estas normale limigitaj, ĉar ili montras difinitajn individuo(j)n: iom de ĝi, iom de ili. (Nur maloftege persona pronomo estas uzata por io nelimigita kaj povas uziĝi kun da.)
  • Esprimo estas limigita, se ĝi havas antaŭ si nombran vorteton, ĉar tiam temas normale pri individua signifo: iom de tri vinoj, iom de unu vino (vino montras ĉi tie individuajn vinspecojn).
  • Esprimo normale estas limigita, se ĝi estas difinita per la, tiu(j), ĉiu(j)poseda pronomo: iom de la Franca vino, iom de la sukero de mia onklino, iom de tiuj vinoj, iom de ĉiu vino, iom de via vino. (Nur maloftege tia frazparto monstras specon, kaj povas uziĝi kun da.)

Multaj vortoj montras ĉiam ion individuan en unu-nombro, sed povas montri ion nelimigitan en multe-nombro: iom de horoiom da horoj, iom de metroiom da metroj. La vorto horo ĉiam montras unu aferon, sed la vorto horoj povas egali pli-malpli al tempo — io nelimigita. Same metro estas nepre unu afero, dum metroj povas esti simila al longo — nelimigita afero. (Vortoj, kiuj montras ion substancecan jam en unu-nombro, estas malofte uzataj en multe-nombro: iom da akvo, iom da tempo, iom da metalo.)

Grupo povas esti komprenata kiel nelimigita amaso, se oni ne montras la nombron de individuoj: grupo da soldatojgrupo de dek soldatoj, bukedo da florojbukedo de kvin floroj.

La intencoj de la parolanto «

La uzo de da dependas de tio, kion la parolanto volas diri. Por helpi sin, oni povas imagi demandon, al kiu la frazo povus respondi. Se temas pri kiom-demando, da fariĝas pli aktuala:

  • Kiom da soldatoj estis? — Estis grupo da soldatoj!
  • Kia grupo ĝi estas? — Ĝi estas grupo de soldatoj.
  • Kiom da rozoj vi volas? — Mi volas bukedon da rozoj!
  • Kian bukedon vi volas? — Mi volas bukedon de rozoj!

Necesas ofte atenti, ĉu la posta vorto estas pli grava ( da), aŭ la antaŭa vorto ( de). Grupo da soldatoj estas unuavice soldatoj (en grupa kvanto). Grupo de soldatoj estas unuavice grupo (kiu konsistas el soldatoj). Bukedo da rozoj estas rozoj (en bukeda kvanto). Bukedo de rozoj estas bukedo (kiu konsistas el rozoj).

Ekzemploj de da kaj de «

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino.[FE.32] Glaso jen montras individuaĵon, jen kvanton.

  • Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo).[FE.32] Metro estas jen kvanto, jen unu metron longa mezurilo.

  • Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.[FE.34] Aroj ĉi tie montras kvanton.

  • Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.[FE.38] Granda serio ĉi tie montras kvanton.

  • Tri estas duono de ses.[FE.14] Ses estas preciza limigita nombro.

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinonotricent-sesdek-sesono de jaro.[FE.14] Jaro montras limigitan tempon.

  • Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis.[FA1.69] La ŝtofo havas la, kaj montras do individuan limigitan ŝtofon.

  • La pastro prenos iom el la sango.[Lv.4] La sango havas la, kaj montras individuan sangokvanton. Zamenhof tial elektis el. Oni povus ankaŭ uzi de, sed en la Biblio el estas konsekvence uzata en tiaj ĉi frazoj.

  • Oni ne devas restigi iom el ĝi ĝis la mateno.[Lv.7] Ĝi montras individuaĵon.

  • Tie malsupre kuŝas Germanujo, kiu iam estis kovrita de plej densa reto de fervojoj kaj kanaloj.[FA3.55] Plej densa reto montras la aspekton, ne la kvanton, de la fervojoj kaj kanaloj.

  • Mi citos al vi pecon de unu el tiuj leteroj. Peco ĉi tie montras aŭ individuaĵon aŭ kvanton, sed la posta esprimo estas limigita per la vorto unu, tial oni devas uzi de.

  • Marta [...] rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro.[M.133] Ĉi tie peco montras kvanton.

  • Radio da varma sango elŝprucis trans la glacion kiel fontano.[FA1.117] Radio normale ne montras kvanton, sed pro da ĝi ricevas tian signifon tie ĉi.

  • En ilia profundo [= en ŝiaj okuloj] estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, [...] rigardas naivan infanon.[M.35] Tabelvortoj je A montras specon, ion nelimigitan.

  • Ĉiuj specoj de arboj de la tuta mondo kreskis tie.[FA3.114] Speco neniam povas montri kvanton. Neniam diru *speco da*.

  • Li havis nun tutan puŝĉaron plenan de mono.[FA1.11] Plena neniam povas respondi la demandon kiom?. Neniam diru *plena da*, sed plena deplena je.