PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Da — bazaj reguloj

Frazparto kun da antaŭ si, da-esprimo, montras ion nelimigitan kaj neindividuecan, ion "substancecan". Da-esprimo ĉiam estas rekta priskribo de frazparto, kiu normale staras antaŭ la da-esprimo. Tiu antaŭa frazparto havas kvantan, mezuran signifon. Da-esprimo montras, el kio konsistas tiu kvanto. La kvantesprimo montras, kiom troviĝas de la substanceca afero:

  • Ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da nigra pano, [iom] da malbonspeca faruno kaj [iom] da lakto.[M.182] La vortoj fasko kaj iom montras kvantojn. La da-esprimoj montras, el kio konsistas la diversaj kvantoj.

  • Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.[FE.31]

  • Ha, Dio nin gardu! Kia grandega amaso da oro![FA1.3]

  • Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.[FE.32]

  • Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.[FE.35]

  • La riĉulo havas multe da mono.[FE.37]

  • Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.[PE.1352]

  • Nur nun ŝi eksentis, [...] kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo.[M.148]

  • Tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo.[FE.32]

Da-esprimo neniam estas komplemento de ĉefverbo, sed ĉiam rekta priskribo de ĉefvorto. Oni ne povas uzi memstarajn da-esprimojn, ekz.: *Sur la tablo troviĝas da butero.* *Ŝi aĉetis da faruno.* Oni devas diri ekz.: Sur la tablo troviĝas iom da butero. Ŝi aĉetis iom da faruno. (Plej ofte oni tamen diru simple: Sur la tablo troviĝas butero. Ŝi aĉetis farunon.)

Nombrovortoj kaj da-esprimoj «

Nombraj vortetoj aperas normale sen da kiel rekta priskribo de ĉefvorto:

  • Mi havas cent pomojn.

  • Tiu ĉi vilaĝo havas du mil loĝantojn.

Nombrovortoj kun O-finaĵo aperas kiel ĉefvorto kun da-esprimo kiel priskribo:

  • Mi havas centon da pomoj.[FE.14]

  • Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.[FE.14]

  • Mi aĉetis dekduon da kuleroj.[FE.14]

Ne uzu N-finaĵon post da «

Post da oni ne povas uzi N-finaĵon, ĉar da-esprimo neniam estas mem objekto. La kvanta esprimo antaŭ da tamen povas esti objekto. Sed ĝi ofte estas vorto, kiu ne povas ricevi N-finaĵon, ekz. kvanta E-vortokvanta vorteto:

  • La riĉulo havas multe da mono.[FE.37] = La riĉulo havas multon da mono. (Nepre ne: *La riĉulo havas multe da monon.*)

  • Kiom da pano vi volas? = Kiel grandan kvanton da pano vi volas? (Nepre ne: *Kiom da panon vi volas?*)