Ĉe aktiva participo kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo (...anta, ...inta, ...onta, ...ante, ...inte, ...onte), de-esprimo havas la samajn signifojn kiel ĉe verbo:
Ni estis vojaĝantaj de lando al lando. = ...vojaĝis de lando al lando.
Ruĝiĝinte de honto ŝi forkuris. = Post kiam ŝi ruĝiĝis de honto...
Ne parolu al li antaŭ ol li estos trankviliĝinta de la ŝoko. = ...antaŭ ol li trankviliĝos de la ŝoko.
Aktivaj participoj kun O-finaĵo (...anto, ...into, ...onto) montras personon (iafoje aĵon), kiu faras, faris aŭ faros agon. Ĉe tiaj vortoj de-esprimo ĉiam montras la sencan objekton de la ago:
Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.[FE.22] La savanto savos la mondon. De montras objekton.
La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.[FE.37] Ili konfesas unu (saman) religion.
Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj.[FE.37] Ili loĝas la regnon.
Rilate al pasiva participo (...ata, ...ita, ...ate, ...ote, ...ato, k.t.p.), de ĉiam montras sencan subjekton, aganton:
Ŝi estas amata de ĉiuj.[FG] Ĉiuj amas ŝin.
Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi.[FE.25] Mi aĉetas la komercaĵon.
La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.[FE.25] Mi aĉetis la surtuton.
La ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.[FE.25] Mi ne pagos la ŝuldojn.
Li staras kvazaŭ frapita de fulmo.[Rt.92] Ŝajnis, kvazaŭ fulmo frapis lin.
La montoj estis kovritaj de neĝo.[FA1.136] Neĝo kovris la montojn.
Ili estas konatoj de mi. Ili estas personoj, kiujn mi konas.
Oni ankaŭ povas uzi fare de, se oni volas tre klare montri, ke temas pri aganto: La infano estis forprenita fare de la patrino. Laŭ Fundamenta regulo la rolmontrilo por aganto en pasivo estas de. Malklareco do principe ne povas estiĝi. Se oni volas uzi alisignifan de-esprimon ĉe pasiva participo, oni normale devas tion montri klare per disde, for de, ekde aŭ simile: La infano estis forprenita disde la patrino. Oni forprenis ĝin de la patrino. Iafoje oni povas uzi al en ĉi tiaj okazoj.