PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

De rilate al A-vorto aŭ E-vorto

De-esprimo, kiu rilatas al A-vorto aŭ E-vorto, povas havi diversajn el tiuj signifoj, kiujn de povas havi ĉe verboj, ĉe agaj O-vortoj kaj ĉe ne-agaj O-vortoj:

  • Mia projekto estis tre multe diferenca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi havas.[L1.330] La projekto diferencas de tiu ideo. De montras apartecon.

  • Ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero.[M.35] De montras apartecon.

  • Bona estas Romo, sed tro malproksima de nia domo.[PE.179] De montras apartecon.

  • Mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo.[Rt.104] De montras kaŭzon.

  • Niaj okuloj estis plenaj de larmoj.[Rt.46] De montras kaŭzon kaj enhavon.

  • Tio estis prudenta de la flanko de la jura konsilisto.[FA1.78] De montras originon.

  • La marŝo daŭris sep horojn ekskluzive de la paŭzoj. = ...ekskluzivante la paŭzojn. La marŝodaŭro ne inkluzivis la paŭzojn. De montras sencan objekton. Oni ankaŭ povus uzi la finaĵon N: ...ekskluzive la paŭzojn.

  • Li scias ĉiujn latinidajn lingvojn escepte de la Rumana. = ...se oni esceptas la Rumanan. De montras sencan objekton. Eblas ankaŭ diri ...escepte la Rumanan.

  • Ĉiuj aliaj loĝantoj de la lando staris ĉirkaŭe de la palaco.[FA3.97] = ...en la ĉirkaŭo de la palaco. De montras apartenon, apudecon.

  • Mi salutas vin nome de mia frato. = ...en la nomo de mia frato. De montras apartenon, posedon.

Ĉe participoj de tamen havas pli strikte limigitajn signifojn.

Ofte E-vorto + de formas esprimon, rolvortaĵon, kiun oni uzas kvazaŭ unu rolvorteton: dekstre de, escepte de, fare de, fine de, inkluzive de, interne de, ene de, kaze de, kaŭze de, meze de, norde de, sekve de, supre de k.t.p.