PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

De rilate al vorteto

For «

De rilate al for montras formoviĝon aŭ apartecon:

  • For de tie ĉi![FE.26]

  • For de miaj okuloj![Rt.29]

  • Ŝi demetis la tukon for de la kapo.[M.169]

  • Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila.[L2.236]

Pronomoj, pronomecaj vortetoj «

De-esprimoj povas priskribi personajn pronomojn kaj pronomecajn vortetojn, normale pere de verbo, sed iafoje rekte. La signifoj estas la samaj kiel ĉe ne-aga O-vorto:

  • Li estas de meza kresko.[FE.33] Eco.

  • Ĝi estas de mi. Aparteno, posedo. Pli ofte oni diras: Ĝi estas mia. Ĝi apartenas al mi.

  • Ili estas de Francujo. Deveno.

  • Tiuj estas de ŝi. Aparteno, posedo.

  • Ambaŭ estas de Japanio. Deveno.

  • Mi preferas tiun de Karlo. Posedo.

Tabelvortoj je OM «

De-esprimoj povas ankaŭ priskribi tabelvortojn je OM montrante konsiston:

  • Mi volus scii, kiom de la ŝtofo ili jam pretigis![FA1.69] La de-esprimo montras, el kio konsistas la kvanto pridemandata.