PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Alvoko

La frazrolo alvoko montras, al kiu la eldiraĵo estas celata. Alvoko tipe estas la nomo de la alparolato, eldirata aparte por veki ties atenton. Alvoko estas normale apartigita de la resto de la frazo per komo aŭ komoj. Alvoko estu ĉiam sen rolmontrilo:

  • Karlo, venis poŝto por vi. Karlo estas la nomo de la alparolato.

  • Elizabeto, ĉu vi scias, kie la hundo estas?

  • Mi konstatis, kara Petro, ke vi ne estis en la lernejo hodiaŭ.

Oni neniam uzu la artikolon la antaŭ alvoko.

Oni povas ankaŭ uzi titolon aŭ alispecan vorton por alvoki:

  • Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro![FE.10] Oni titolas la alparolaton per la vorto sinjoro.

  • Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.[FE.16]

  • Estimata prezidanto, mi ŝatus fari jenan proponon.

  • Patro, ĉu mi povas iri al kinejo?

Iaj ekkriaj esprimoj tre similas al alvoko:

  • Infero kaj diablo![Rt.16]

  • Dio, savu min![Rt.122]

  • Mil diabloj!

Alvoko al ia potenco, kiu iel donas forton al la eldiro, ankaŭ aperas kun rolvorteto, ekz. per, proje: Pro la ĉielo, havu kompaton![Rt.57]