PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Rilata kiu

  • Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato. La kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto viron. La tuto estas kunigo de la du frazoj: Hieraŭ mi vidis viron. + La viro promenis sur la strato. La sama viro rolas en ambaŭ frazoj. En la subfrazo oni uzas rilatan kiu por reprezenti la viron. Oni povus anstataŭ kiu-frazo uzi participan priskribon: Hieraŭ mi vidis viron promenantan sur la strato.

  • La libroj, kiuj kuŝas tie, estas miaj. = La libroj estas miaj. + La libroj kuŝas tie. (= La libroj kuŝantaj tie estas miaj.) Oni uzas kiuj kun J-finaĵo, ĉar ĝi reprezentas multe-nombran vorton.

  • La domo, kiun vi aĉetis, estas malbona. = La domo estas malbona. + Vi aĉetis la domon. (= La domo aĉetita de vi estas malbona.) Oni uzas kiun kun N-finaĵo, ĉar ĝi rolas kiel objekto en la subfrazo.

  • Mi vidis la filmojn, pri kiuj vi tiel multe rakontis. = Mi vidis la filmojn. + Vi rakontis tiel multe pri la filmoj. Oni uzas pri antaŭ kiuj, ĉar ĝi rolas kiel pri-komplemento en la subfrazo.

  • La krajono, per kiu li skribas, fakte apartenas al mi. = La krajono fakte apartenas al mi. + Li skribas per la krajono. Kiu havas la rolmontrilon per, ĉar ĝi rolas kiel ila komplemento en la subfrazo.

  • La urbo, de kiu li venas, estas tre bela. = La urbo estas tre bela. + Li venas de la urbo. Kiu estas de-komplemento.

  • Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kaj profita.[FA4.177] = Li estas rigardata kiel vigla maljuna sinjoro. + Servi ĉe la vigla maljuna sinjoro estas afero nur honora kaj profita. Kiu estas ĉe-komplemento de servi.

  • Jen venas la verkisto, la librojn de kiu ĉiuj legas. = Jen venas verkisto. + Ĉiuj legas la librojn de la verkisto. De kiu estas poseda priskribo de la librojn kaj devas stari post la librojn. Ĉi tiaj subfrazoj estas tre maloportunaj, ĉar de kiu staras tro longe for de la komenco de la subfrazo. La subfrazo do ne havas klaran frazenkondukilon. Por eviti tion oni uzu kies anstataŭ de kiu: Jen venas la verkisto, kies librojn ĉiuj legas.

Kiu rilate al alia tabelvorto «

Ofte la priskribata vorto en la ĉeffrazo estas tiu aŭ alia tabelvortoj je U:

  • Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu.[PE.2152]

  • La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.[M.147]

  • Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi![BV.48]

  • Ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu.[Kr2.23]

Ofte O-vorto, kiu estas priskribata de rilata kiu-frazo, havas tiu kiel difinilon antaŭ si. Tiu emfazas la rilaton al la kiu-frazo:

  • Mi vizitos tiujn amikojn, kiujn mi ekkonis dum la pasinta Universala Kongreso. = Mi vizitos tiujn amikojn. + Mi ekkonis tiujn amikojn dum...

  • Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.[M.198] = Ŝi kisis tiun manon. + Tiu mano ankoraŭ antaŭ nelonge...

  • Post duonhoro [...] Ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu nun ŝi supreniras.[M.19]

Kiu-frazo povas ankaŭ priskribi tabelvorton je A, kiu rolas O-vortece:

  • Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj estas tute superfluaj.[FA3.19] Oni povus diri, ke O-vorto estas subkomprenata: ...ekzistas ankaŭ tiaj kreskaĵoj, kiuj estas... (en la kunteksto estas evidente, ke temas pri diversaj kreskaĵoj).

Oni povas ankaŭ uzi rilatan kia por priskribi tia, se temas klare pri eco.

Kiu rilate al persona pronomo «

Rilataj kiu-frazoj malofte priskribas personan pronomon, ĉar personaj pronomoj malofte havas rektan priskribon. Tamen iafoje aperas tiaj kiu-frazoj:

  • Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ ni preĝas.[OV.589]

Malfacile disigeblaj frazoj «

Ofte estas malfacile disigi rilatan kiu-frazon de la ĉeffrazo, ĉar la signifo dependas de ambaŭ frazoj kune:

  • Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo.[FE.19] = Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon. + La plej bela arĝenta vazo estis en la loĝejo. La apartaj frazoj ne estas veraj. La kiu-frazo necesas por limigi la signifon de la frazparto la plej belan arĝentan vazon.

  • Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.[FE.11] Se oni disigas, la senco perdiĝas: Ĉiu povis pensi, ke li vidas la patrinon. + Ĉiu ŝin vidis. Ne ĉiu tiel pensis, ne ĉiu ŝin vidis.

Multaj ne metas komojn antaŭ kaj post kiu-frazoj, kiuj estas necesaj por la signifo de la tuta frazo. Pri tio tamen ne ekzistas reguloj. Oni povas ĉiam meti komojn.

Malproksimaj kiu-frazoj «

Rilata kiu-frazo normale staras tuj post la priskribata vorto, sed iafoje en alia pozicio, ekz. en la komenco de la tuta frazo. Tiam la priskribata vorto estas ĉiam tiu aŭ havas tiu antaŭ si:

  • Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas.[PE.1073] = Tiu, kiun malĝojo ne turmentis, ne sentas ĝojon.

  • Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas.[PE.1041] = Neniu aplaŭdas tiun, kiu mem sin laŭdas.

  • Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn.[FAnt] = Al tiu, kiu volas perfektiĝi en Esperanto, mi rekomendas...

  • Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.[PE.1791] = Nur tiu, kiu neniam ion faras, ne eraras.

  • La franca lingvo videble estis tiu [scio] el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe.[M.24] Intervenas la priskribo: el ŝiaj scioj. Ambaŭ priskriboj volas stari tuj post tiu. La alternativo estus ...tiu, de kiu ŝi esperis plej multe, el ŝiaj scioj, sed tio estus malpli klara.

Sola tiu estas tamen foje subkomprenata en ĉi tiaj frazoj.

Tiu antaŭ O-vorto povas helpi montri, al kiu vorto la kiu-frazo rilatas, se la kiu-frazo ial ne troviĝas tuj post la priskribata vorto:

  • Tiu bela domo ĉe la maro, kiun ni vizitis pasintsomere, bedaŭrinde estis bruligita. Tiu helpas montri, ke la kiu-frazo priskribas la vorton domo, ne maro.

Se tiu ial ne konvenas, oni povas anstataŭe ripeti la koncernan O-vorton post kiu. Kiu tiam rolas kiel difinilo de la O-vorto:

  • La sola infano de mia amiko, kiun infanon vi vidis ĉe mi antaŭ nelonge, mortis hieraŭ. Se oni ne aldonus la vorton infanon post kiun, oni pensus, ke vi vidis la amikon, ĉar la kiu-frazo staras tuj post amiko. Oni malemas diri tiu sola infano, ĉar tiam sonus kvazaŭ ekzistus pli ol unu sola infano. Eble pli bona elturniĝo estas ekz.: La sola infano de mia amiko, tiu infano, kiun vi vidis ĉe mi antaŭ nelonge, mortis hieraŭ.

Kiam rilata kiu-frazo troviĝas frazkomence, oni iafoje metas la priskribatan O-vorton post kiu en la subfrazo. En la ĉeffrazo restas nur tiu. Tio estas tre speciala frazturno uzata preskaŭ nur en skriba lingvo, kaj eĉ tie nur tre malofte: Kiu hundo bojas, tiu ne mordas. = Tiu hundo, kiu bojas, ne mordas.

Iafoje frazkomenca kiu-frazo povas rilati al ties en la ĉeffrazo:

  • Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj![Rt.121]

Sed oni ne uzas kiu-frazon post ties. Oni ne diras ekz.: *Ties hejmo, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj.* Sed: La hejmo de tiu, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj. Oni ankaŭ ne diras: *Ĉi tiu domo estas ties, kiu helpis nin.* Sed: Ĉi tiu domo apartenas al tiu, kiu helpis nin.

Pli ol unu rilata kiu-frazo «

Foje unu ĉefvorto estas priskribata de pli ol unu rilata kiu-frazo. Normale oni por klareco almetas kunligan vorteton, ekz. kajsed:

  • Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato, kaj kiu portis grandan valizon. Ambaŭ kiu-frazoj priskribas la vorton viron.

  • Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus.[OV.48] Tri kiu-frazoj priskribas la frazparton diversajn esprimojn.

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino.[FE.32]

Se estas pli ol du rilataj kiu-frazoj, oni povas meti kunligilon nur antaŭ la lasta el ili:

  • Jen estas afero, kiu estas tre utila, kiu helpos vin en multaj okazoj, kaj kiun vi tre zorge gardu. Ĉiuj tri kiu-frazoj priskribas la vorton afero.

Ne forlasu rilatan kiu «

Ne forlasu rilatan kiu. En iuj lingvoj tio eblas, sed en Esperanto ne.

Plurakontaj kiu-frazoj «

Rilata kiu-frazo rolas kiel rekta priskribo. Ĝi iel helpas identigi la priskribatan aferon, aŭ montras ian karakterizon de ĝi. Sed iuj rilataj kiu-frazoj estas pli malforte ligitaj al la priskribata vorto. Tia kiu-frazo simple daŭrigas la rakontadon. Oni same bone povus uzi apartan ĉeffrazon. Plurakonta kiu-frazo ĉiam staras en la fino de la ĉeffrazo. La ĉeffrazo ne povas pludaŭri poste:

  • Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro.[M.22] = Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kaj tiu (poste) leviĝis...

  • La patro ŝovis sin sub la felon, per kiu li sin kovris.[FA4.83] = La patro ŝovis sin sub la felon, kaj li kovris sin per ĝi.

  • Venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki.[FE.15] = Venis al ŝi malriĉa virino. Ŝi petis ŝin, ke...

  • Kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon, el kiu ili tamen baldaŭ retiriĝis.[L2.218] = ...falis en kaptilon, sed ili tamen baldaŭ retiriĝis el ĝi.

En plurakontaj kiu-frazoj oni foje aldonas O-vorton post kiu, por iel klarigi la priskribatan aferon. Kiu tiam rolas kiel difinilo de la aldonita O-vorto. Tian aldonan O-vorton oni uzas nur malofte, sed se la priskribata vorto estas propra nomo, tio okazas iom malpli malofte. Alternative oni povas meti la klarigan O-vorton kiel apudmeton post la priskribata vorto:

  • Li ŝuldas al mi mil eŭrojn, kiun sumon li ne repagis malgraŭ plurfoja rememorigo. = Li ŝuldas al mi mil eŭrojn. Tiun sumon li ne repagis... Sen la klariga vorto sumon la frazo fariĝus: ...mil eŭrojn, kiujn li ne repagis... (kun J-finaĵo). Alia alternativo estas: ...mil eŭrojn, sumon, kiun li ne... Tiam sumon rolas kiel apudmeto de mil eŭrojn.

  • Mi iris ankaŭ al Kioto, kiu urbo tre plaĉis al mi. = Mi iris ankaŭ al Kioto. Tiu urbo tre plaĉis al mi. Oni povas ankaŭ diri: ...al Kioto, kiu tre plaĉis al mi. Aŭ: ...al Kioto, urbo, kiu tre plaĉis al mi. La aldono de urbo povas esti utila, se la aŭskultanto eble ne scias, kio estas Kioto.

  • Mi tre ŝatas Ĉadon kaj Kenjon, kiujn landojn mi vizitis plurfoje. Aŭ: Mi tre ŝatas Ĉadon kaj Kenjon, landojn, kiujn mi vizitis plurfoje.

Emfazaj frazturnoj «

Ekzistas speciala emfaza frazturno, en kiu oni uzas prezenton per la verbo esti plus rilatan subfrazon kun kiu:

  • Li venis. Estis li, kiu venis. La ĉeffrazo estis li prezentas la subjekton emfaze. La kiu-frazo rakontas ion pri li.

  • Ni manĝas makaroniojn. Estas makaronioj, kiujn ni manĝas. La origina objekto fariĝis subjekto en la prezenta ĉeffrazo. En la kiu-frazo la makaronioj ankoraŭ estas objekto (= kiujn).

  • Ŝi ĝin riparis per glubendo. Estis glubendo, per kiu ŝi riparis ĝin. La prezentita subjekto rolas kiel per-komplemento en la subfrazo.

Tiajn ĉi frazturnojn oni eble ne trouzu. Plej ofte oni povas emfazi pli facile per la vortordo: Venis li. Makaroniojn ni manĝas. Per glubendo ŝi ĝin riparis. Legu pli pri vortordo kaj emfazado.