Rolvortetoj estas tre ofte prefiksece uzataj en kunmetitaj vortoj. Tiaj kunmetoj estas aŭ kombinoj aŭ frazetvortoj. Oni devas fari distingon inter tiuj du manieroj uzi rolvortetojn prefiksece. En frazetvorto la rolvorteto rilatas kiel rolmontrilo al tio, kio staras tuj poste. En kombino la rolvorteto rilatas al io alia, kio eble eĉ ne estas esprimita.
Vortoj kun prefikseca rolvorteto plej ofte estas frazetvortoj. Tia kunmeto devenas de frazeto. La rolvorteto estas uzata prefiksece al tiu vorto, al kiu ĝi rilatas en la plena frazeto:
Prefikseca rolvorteto ankaŭ povas esti preciziga antaŭelemento en kombino. En tia vorto la rolvorteto tute ne estas rolmontrilo de la posta elemento, sed rilatas al io alia:
Kiam oni uzas tian vorton en frazo, la prefikseca rolvorteto ofte ripetiĝas antaŭ tio, al kio ĝi vere rilatas:
Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron.[FE.31]
Mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo.[BV.47]
Mi kontraŭ vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontraŭparolos.[BV.28]
Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon.[FE.35]
Neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo.[FK.267]
Ofte oni ne ripetas la rolvorteton antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, sed uzas anstataŭe alian rolvorteton:
Ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco.[OV.328] Al anstataŭ ripeto de kontraŭ.
Tio, al kio la prefikseca rolvorteto rilatas, ofte povas aperi kiel objekto de ĉi tia verbo:
La belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭiris.[Rn.41] = Ĉirkaŭ la bela Sara li jam kelkfoje (ĉirkaŭ)iris.
Ŝi transiris la sojlon.[M.134] = Ŝi (trans)iris trans la sojlo.
Sed tre ofte la objekto de ĉi tia verbo estas io tute alia sen rekta rilato al la prefikseca rolvorteto: Alportu al mi metron da nigra drapo.[FE.32]
Ne ekzistas ĝeneralaj reguloj, kiuj decidas, kio estu objekto de ĉi tia verbo (se ĝi entute estas objekta). Legu pli pri objektaj kaj senobjektaj verboj.
El povas esti tute normala prefikseca rolvorteto en kombinoj kaj frazetvortoj, ekz.: eliri (kombino) = "iri el io", elbati (kombino) = "bati ion el io", el (la) lito → ellitiĝi (frazetvorto) = "leviĝi el (la) lito".
Sed prefikseca el estas en kombinoj ankaŭ uzata kun la speciala signifo "komplete, ĝisfine, ĝisprete, ĝis rezulto, ĝis difekto, ĝis malapero":
Iuj tiaj el-vortoj ricevis specialan (figuran) signifon:
Se estas risko pri konfuzo inter la propra signifo de el, kaj la speciala ĝisfina signifo, oni uzu ion alian prefiksece por esprimi la signifon "ĝisfine". Oni tiel uzas ekz. tra, for, SAT, kaj FIN. Oni devas tamen ĉiam atenti, ke la uzata radiko aŭ vorteto taŭgu laŭsence en la aktuala vorto, ekz.: trabori, trakuri, forkaŝi, satmanĝi, finkanti, finfari, finmanĝi k.t.p.
Iuj kontraŭas al prefikseca FIN por ĝisfineco, sed malgraŭ diversaj teoriaj argumentoj, FIN fariĝis sufiĉe populara en tiu rolo. Ĉiuokaze prefikseca FIN estas ĉiam komprenata.
Oni ankaŭ povas tian ĉi signifon montri per plurvortaĵo, kio estas ofte la plej bona solvo: legi ĝisfine, kuri tra la tuta urbo, manĝi ĝis sateco, kanti ĝis la fino, kanti la tutan kanton k.t.p.
Oni multe klopodis por trovi ion, kio povus esti ĝenerale uzata prefiksece por la signifo "ĝisfine". Tio tamen ne sukcesis. Oni uzu kiom eble el, kiu estas Zamenhofa kaj vaste uzata. En okazo de nepra bezono oni uzu alian rimedon.
En frazetvortoj (kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo) prefikseca pri estas uzata en ordinara maniero, ekz.: pri amo → priama = "tia, ke ĝi temas pri amo", pri nutro → prinutra = "tia, ke ĝi temas pri nutr(ad)o".
En kombinoj prefikseca pri kreas objektajn verbojn. Aŭ ĝi faras senobjektan verbon objekta, aŭ ĝi faras el jam objekta verbo novan objektan verbon. Normale tia pri-verbo havas originan pri-komplementon kiel objekton:
Li silentis pri la afero. → Li prisilentis la aferon. Silenti estas senobjekta verbo. Prisilenti estas objekta verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni silentas.
Li pensis multajn pensojn pri ŝi. → Li pripensis ŝin per multaj pensoj. Pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la pensoj. Pripensi estas objekta verbo, kies objekto estas la temo de la pensoj.
En iaj okazoj ĉi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri-komplemento, sed ekz. de-komplemento aŭ al-komplemento. En tiaj verboj pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por ŝanĝi la frazrolojn. Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:
rabi → prirabi
semi → prisemi
ĵeti → priĵeti
konstrui → prikonstrui
serĉi → priserĉi
lumi → prilumi = "ĵeti sian lumon ien"
Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi. Lumigi = "fari tiel ke io lumu, provizi per lumo".
pluvi → pripluvi
Dum pluvi estas sensubjekta verbo, la verbo pripluvi bezonas subjekton.
Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon, kiu iel rilatas al la origina signifo:
En tia uzo pri similas al la sufikso UM.