PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

UM

La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ĉiun UM-vorton oni devas aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.

Agi per io «

Multaj UM-verboj signifas "agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM":

  • folio foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi
  • palpebro palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
  • okulo okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu
  • brako brakumi = ĉirkaŭbraki

Provizi per io «

Iuj UM-verboj signifas "provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM":

  • aero aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi
  • suno sunumi = elmeti al la sunradioj
  • sukero sukerumi = kovri per sukero
  • sapo sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi)

Por tiu ĉi signifo oni uzas foje la teknikan sufikson IZ.

Ekzekutado «

Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:

  • kruco krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi
  • pendi pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi
  • ŝtono ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj
  • gaso gasumi = mortigi per venena gaso
  • dek dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma)
  • kvarono kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn

Vestaĵparto «

Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:

  • kolo kolumo[FE.42] = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon
  • mano manumo[FE.42] = la ekstrema ĉemana parto de maniko
  • plando plandumo = la plata malsupro de ŝuo
  • dorso dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo
  • nazo nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo
  • buŝo buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe hundo)
  • hufo hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo)

Rimarku, ke brakumo ne signifas "maniko", sed "ĉirkaŭbrakado", kvankam brako estas korpoparto.

Nombrosistemo «

UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:

  • du duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo
  • dek dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo (komparu kun dekumi)
  • dek ses deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj

Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson ARI.

Diversaj UM-vortoj «

  • malvarma malvarmumi[FE.42] = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)
  • plena plenumi[FE.42] = fari plene (taskon, devon k.s.)
  • gusti gustumi = senti guston, provi guston
  • aminda amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon
  • cerbo cerbumi = forte kaj pene pensi
  • loto lotumi = disdoni laŭ decido per lotado
  • alfabeto alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfabeto)
  • bruli brulumo = inflamo
  • komuna komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p.
  • lakto laktumo = laktaspekta semo de fiŝo
  • korto kortumo = granda kaj grava juĝejo
  • dekstra dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten)
  • proksima proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ
  • somero somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko

Superfluaj UM «

En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo bone taŭgas, ekz.: butonumi = butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speciala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.

Novaj UM-vortoj «

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la aktuala kunteksto, kaj kiu poste malaperas.

Ordinara radiko «

Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:

  • umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla...
  • umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...