Frazeto (ia grupo de kunapartenantaj vortoj) povas kunŝoviĝi en kunmetaĵon per aldono de ia posta elemento. Tio nomiĝas vortigo de frazeto. La rezulto estas frazetvorto. En tia vortfarado ne validas la principo de preciziga antaŭelemento.
El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aŭ komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finaĵon de la origina frazeto, sed J-finaĵojn kaj N-finaĵojn oni ne konservas. (Tamen, ĉe vortigo de citaĵoj, kaj ĉe kunmetoj kun sin, oni ja konservas tiajn finaĵojn.)
Ofte oni vortigas frazparton, kiu havas rolvorteton. Tiaj frazetoj povas roli A-vortece aŭ E-vortece. Estas do logike, ke oni povas ilin transformi en A-vortojn aŭ E-vortojn. La rolvorteto restas, se ĝi estas necesa por la signifo. Alie ĝi povas forfali:
sur tablo → [sur tablo]-A → surtabla
sen fortoj → [sen fortoj]-E → senforte
inter (la) nacioj → [inter nacioj]-A → internacia
dum unu tago → [unu tago]-A → unutaga
en la unua tago → [unua tago]-A → unuataga
kun blanka ĉapelo → [blanka ĉapelo]-A → blankĉapela
kun sia vizaĝo al la tero → [vizaĝo al tero]-E → vizaĝaltere
kun multaj branĉoj → [multaj branĉoj]-A → multbranĉa, multabranĉa (nepre ne *multajbranĉa*; J-finaĵoj ĉiam forfalas ene de frazetvortoj)
sur tiu flanko → [tiu flanko]-E → tiuflanke
sur tiu ĉi flanko → [ĉi flanko]-E → ĉi-flanke (ĉi ofte uziĝas prefiksece)
de/dum/en... du monatoj → [du monatoj]-a → dumonata = ekzistanta jam du monatojn (ekz. dumonata bebo), ekzistanta nur du monatojn (ekz. dumonata festivalo), aperanta ĉiun duan monaton (ekz. dumonata gazeto)
en/de... la dua monato → [dua monato]-A → duamonata = rilata al la dua monato
en tiu maniero → [tiu maniero]-E → tiumaniere
en tiu ĉi maniero → [ĉi maniero]-E → ĉi-maniere
en tia maniero → [tia maniero]-E → tiamaniere
Foje oni aŭdas formojn kiel *tielmaniere*. Ili estas eraraj. Se oni restarigas la plenan frazeton, oni vidas, ke nur tiu aŭ tia eblas: en tiu maniero, en tia maniero, sed ne *en tiel maniero*. Simile oni diru tiutage (= "en tiu tago"), ne *tiamtage*.
Ankaŭ frazparto kun N-finaĵo povas vortiĝi, se ĝi rolas E-vortece:
Li staris tutan horon apud la fenestro.[FE.26] → Li staris tuthore [tutahore] apud la fenestro.
Ili alvenis pasintan vendredon. → Ili alvenis pasintvendrede.
Okaze oni uzas A-finaĵon aŭ E-finaĵon por vortigi frazeton kun kvanta vorto kaj da-esprimo:
kun multe da kosto → [multe (da) kosto]-A → multkosta, multekosta
kun multe da branĉoj → [multe (da) branĉoj]-A → multbranĉa, multebranĉa
Rimarku, ke multbranĉa estas klarigita en du manieroj. Unu maniero (kun multaj branĉoj) donas la alternativon multabranĉa, la alia maniero (kun multe da branĉoj) donas la alternativon multebranĉa. La ligfinaĵo dependas de la origina frazeto.
Foje oni vortigas kompleksan verbon. Tiam la ĉefverba radiko staru en la fino:
povas pagi → pagi povas → [pagi povas]-A → pagipova = tia, ke oni povas pagi
volas scii → scii volas → [scii volas]-A → scivola = tia, ke oni volas scii
povas ĉion (fari) → ĉion povas → [ĉion povas]-A → ĉiopova = tia, ke oni povas ĉion fari (ne *ĉionpova*, N-finaĵoj forfalas ene de frazetvortoj)
Foje oni ĉi tiel vortigas du vortojn, kiuj kune montras unu ideon:
nigra kaj blanka → [nigra (kaj) blanka]-A → nigrablanka = tia, ke ĝi havas nur la kolorojn nigro kaj blanko
J-finaĵon kaj N-finaĵon oni metas nur fine de tia frazetvorto: nigrablankaj fotoj, nigrablankan foton, nigrablankajn fotojn. Sed ofte oni uzas en tiaj ĉi okazoj anstataŭe kunskribadon: nigra-blanka. Tiam oni traktas la du A-vortojn kiel du memstarajn vortojn, kaj almetas finaĵojn al ambaŭ vortoj: nigraj-blankaj fotoj, nigran-blankan foton, nigrajn-blankajn fotojn.
Oni ankaŭ povas vortigi frazeton pere de verba finaĵo. Tiam la verba finaĵo reprezentas ian kaŝitan agon. Kion la verba finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte por ĉiu tia vorto:
per laboro → [per laboro]-(akiri)-I → perlabori = akiri per laboro
En perlabori la verba finaĵo reprezentas la kaŝitan ideon "akiri". Perlabori neniel devenas de la verbo labori, sed de la frazeto per laboro. En labori la aga signifo estas simple LABOR. En perlabori la ago estas "akiri":
fiŝojn kapti → [fiŝojn kapti]-(provi)-I → fiŝkapti = provi kapti fiŝojn, fiŝi
En fiŝkapti la verba finaĵo reprezentas la ideon "provi". Efektive oni povas longe fiŝkapti sen kapti eĉ unu fiŝon. Ankaŭ la simpla verbo fiŝi havas tian signifon. Fiŝkapti diferencas de ekz. leterskribi kaj voĉdoni, kiuj estas kombinoj sen kaŝita ago.
Oni povas vortigi frazeton ankaŭ pere de O-finaĵo. Tiam la O-finaĵo reprezentas ian kaŝitan ideon. Precize kion la O-finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte por ĉiu tia vorto. En ordinara O-vorto la O-finaĵo nenion signifas. Ordinara O-vorto havas simple la signifon de sia radiko. En frazetvortigo tamen la O-finaĵo ĉiam reprezentas ian kaŝitan signifon:
tri anguloj → [tri anguloj]-(figuro)-O → triangulo = figuro kun tri anguloj
sub tegmento → [sub tegmento]-(ĉambro/loko)-O → subtegmento = ĉambro aŭ loko sub la tegmento (ne *subtegmentejo*, ĉar tio, kio aperas antaŭ la sufikso EJ, devas montri ion, kio troviĝas aŭ okazas en la ejo)
ĉirkaŭ kolo → [ĉirkaŭ kolo]-(ĉeno)-O → ĉirkaŭkolo = kolĉeno
sur vangon → [sur vangon]-(frapo)-O → survango = frapo sur vangon
per fortoj → [per fortoj]-(trudo)-O → perforto = trudado de la propra volo per fortoj
unu tago kaj unu nokto → [unu tago (kaj) unu nokto]-(periodo)-O → tagnokto = 24-hora periodo, diurno
kontraŭ veneno → [kontraŭ veneno]-(rimedo)-O → kontraŭveneno = rimedo kontraŭ veneno, antidoto
la pli multaj → [pli multaj]-(grupo)-O → plimulto = grupo, kiu estas pli multnombra (ol alia)
oni diras → [oni diras]-(afero)-O → onidiro = afero, kion "oni" diras, famo, klaĉo
mil jaroj → [mil jaroj]-(periodo)-O → miljaro = periodo de mil jaroj
La kombino jarmilo kaj la frazetvorto miljaro havas precize la saman signifon. Oni multe diskutis, kiu estas la ĝusta el tiuj du vortoj. Fakte ambaŭ estas ĝustaj. Ili nur estas konstruitaj laŭ du malsamaj principoj, sed ambaŭ principoj apartenas al la Esperanta vortfarado. Kombinoj estas tamen ĝenerale pli oftaj kaj pli bazaj, kaj tial fine la kombino jarmilo fariĝis pli populara. Sed miljaro estas tute bona alternativo, kiu eĉ troviĝas en la Fundamento: Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron.[FE.14]
Aldono de finaĵo post vorteto ofte povas esti rigardata kiel frazetvortigo. Vorteto povas ja aperi senfinaĵe en frazo, kaj estas do kiel tuta frazeto en si mem:
hodiaŭ → hodiaŭa = okazanta hodiaŭ, apartena al hodiaŭ, tia kiel hodiaŭ...
tuj → tuje = tiel kiel tuj, en tuja maniero...
anstataŭ → anstataŭi = esti anstataŭ io, roli anstataŭ iu
Ankaŭ en tiaj ĉi frazetvortoj finaĵo povas reprezenti kaŝitan ideon:
tro → [tro]-(kvanto)-O → troo = kvanto, kiu estas tro granda
hodiaŭ → [hodiaŭ]-(tago)-O → hodiaŭo = hodiaŭa tago
kaŭzo, kial io okazis/estas... → [kial]-(kaŭzo)-O → kialo = motivo, kaŭzo
loko, kie io estas → [kie]-(loko)-O → kieo = troviĝloko
Oni ankaŭ uzas "vortigitajn" frazetojn kiel antaŭelementojn de kombinoj. Plej ofte la ĉefelemento estas sufikso:
la sama ideo → [sama ideo]-AN-O → samideano = speco de ano, nome ano de la sama ideo
surda kaj muta → [surda (kaj) muta]-UL-O → surd(a)mutulo = speco de ulo, nome ulo, kiu estas kaj surda kaj muta
altaj montoj → [altaj montoj]-AR-O → altmontaro = aro de altaj montoj
sub (la) maro → [sub maro]-ŜIP-O → submarŝipo = ŝipo, kiu povas iri sub la mara supraĵo
en liton → [en liton]-IG-I → enlitigi = "igi en liton", meti en liton
volas scii → scii volas → [scii volas]-EM-A → scivolema = tia, ke oni emas voli scii
arte fari → [arte fari]-IT-A → artefarita[FA2.65] = kreita per arto, malnatura
Rimarku, ke la kunmetaĵo artefarita ne devenas de *artefari*. Tia verbo eĉ ne ekzistas (neniam uziĝas). Artefarita devenas de la duvortaĵo arte fari. Ĉefelemento estas IT. Preciziga antaŭelemento estas arte fari. Similaj vortoj estas la Zamenhofaj desegnekovrita[M.97] (de desegne kovri), larmelacigita[M.16] (de larme lacigi) kaj plejamato[FA2.105] (de plej ami).
Iafoje apud frazetvorto, kiu komenciĝas per rolvorteto, ekzistas samforma kombino kun tute alia signifo. Tia kolizio okazas normale nur kiam temas pri A-vorto aŭ E-vorto:
Legu pli pri rolvortetoj en frazetvortoj kaj kombinoj.
Pli ekstrema kaj pli malofta formo de kunmetado estas vortigo de citaĵoj. En tia vortfarado, kiu estas speco de frazetvortigo, oni faras vorton el tuta eldiro (efektiva aŭ imaga). Oni tiam konservas ĉiam la plenajn vortojn de la origina citaĵo kune kun ĉiuj finaĵoj:
"Vivu!" → [vivu]-(krii)-I → vivui = krii "vivu!", saluti iun per la krio "vivu!"
Rimarku, ke la U-finaĵo restas. Ordinaraj vortoj ne povas havi du vortklasajn finaĵojn unu post la alia. Sed vivui ne estas ordinara vorto. Ĝi estas vortigo de citaĵo, kaj la U-finaĵo estas nepre necesa por la signifo. Oni ankaŭ povas formi vivuo (salutkrio per "vivu!"), vivua (rilata al vivu-kriado), k.t.p.:
"Ne forgesu min!" → [ne forgesu min]-(floro)-O → neforgesumino = la florspeco miozoto (la nomon kaŭzis la blua koloro de la miozotoj, kiu estas simbolo de ama fideleco)
"Kiel vi fartas?" → [kiel vi fartas]-UL-O → kiel-vi-fartas-ulo = tia Esperantisto, kiu neniam lernis diri pli ol "kiel vi fartas?" (= eterna komencanto)