PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

ĈEF

ĈEF = "la plej grava, la plej altranga". Komparu kun ESTR kaj la neoficiala prefikso ARĤI/ARKI. ĈEF montras, ke la posta afero estas la plej grava inter ĉiuj similaj aferoj:

  • episkopo ĉefepiskopo[UV] = la plej grava, plej altranga, inter la episkopoj
  • redaktoro ĉefredaktoro = la plej grava redaktoro (de ekz. gazeto), kiu respondecas pri la gazeta enhavo
  • artikolo ĉefartikolo = la plej grava artikolo de gazeto, normale artikolo, kiu montras opinion de la eldonisto aŭ ĉefredaktoro
  • urbo ĉefurbo = tiu urbo, kiu estas oficiale difinita kiel la plej grava de la lando, kaj en kiu normale troviĝas la landaj registaro, parlamento k.t.p.
  • strato ĉefstrato = la plej grava kaj plej granda strato de urbo
  • manĝo ĉefmanĝo = la plej grava manĝo de la tago

Ordinara radiko «

  • ĉefo = la plej grava aŭ altranga persono
  • ĉefa = plej grava, plej altranga, precipa
  • ĉefe = precipe, antaŭ ĉio

ĈEF kaj ESTR «

ĈEF montras la plej gravan aferon aŭ personon. ESTR montras personon, kiu gvidas kaj decidas. Ofte tiu persono, kiu estas plej grava, havas ankaŭ decidopovon, kaj tial oni iafoje povas esprimi la saman aferon ĉu per ESTR-vorto, ĉu per ĈEF-vorto, ekz.: ĉefredaktoro (la plej grava redaktoro) ≈ redakciestro (estro de redakcio).

ESTR ĉiam montras personon, dum ĈEF kiel prefikso ne montras mem personon: ĉefurbo tute ne egalas al urbestro. ĈEF kiel memstara O-vorto tamen ĉiam montras personon, kaj tial la memstaraj vortoj ĉefo kaj estro estas en la praktiko preskaŭ samsignifaj.