PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

DIS

DIS = "for en malsamaj aŭ pluraj direktoj, malkunen". DIS estas uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago aŭ rezulton de la ago.

Movaj vortoj «

Ĉe mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj moviĝas for en malsamaj direktoj:

  • iri disiri = iri for en malsamaj direktoj
  • kuri diskuri = kuri for en malsamaj direktoj
  • ĵeti disĵeti = ĵeti for en malsamaj direktoj
  • sendado dissendado = sendado for en pluraj direktoj

Jam dis-signifaj vortoj «

Ĉe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon:

  • ŝiri disŝiri = per ŝir(ad)o dividi en pecojn
  • rompi disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn
  • pecigi dispecigi = pecigi kaj dismeti
  • haki dishaki = haki en pecojn
  • vastigo disvastigo = vastigo en pluraj direktoj
  • de disde = "de" en formova aŭ malsimileca signifo

La vorto disde povas foje esti utila anstataŭ de rilate al pasiva participo, aŭ anstataŭ de rilate al verbo. En disde la prefikso DIS escepte aperas antaŭ neaga vorto.

Kunig-signifaj vortoj «

Ĉe vorto kun ia kuniga signifo DIS anstataŭigas la kunigan signifon per disiga. DIS tiam egalas al MAL:

  • volvi disvolvi = malvolvi
  • faldi disfaldi = malfaldi
  • sigeli dissigeli = malsigeli, rompi sigelon

Ordinara radiko «

  • disa = malkuna, dividita, maldensa
  • dise = malkune, dividite, en malsamaj lokoj aŭ malsamaj direktoj
  • disen = malkunen, en malsamajn lokojn aŭ malsamajn direktojn
  • disa disigi = igi disa(j), disdividi disiĝi = iĝi disa(j), disdividiĝi, dismoviĝi
  • disa karno diskarnidiskarnigi = forigi aŭ disŝiri ies karnon
  • disaj membroj dismembrigi = disdividi laŭ la membroj (membro estas ĉi tie aŭ korpa membro, aŭ difinita parto de tutaĵo)

Noto: Oni ankaŭ provis uzi DIS memstare anstataŭ disen, precipe en poezio: La mon' ruliĝis sur la planko dis. (Ekzemplo laŭ K. Kalocsay.) Normale oni ne povas tiel uzi DIS.