PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

PRA

PRA = "antaŭ tre longa tempo, primitiva". PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:

  • homo prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo
  • arbaro praarbaro = primitiva, netuŝita arbaro ekzistanta de nememorebla tempo
  • tempo pratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo
  • knalo la Praknalo = nomo de tiu grandega eksploda ekspansio, per kiu kreiĝis la universo
  • tipo pratipo = unua, ideala, originala, plej frua tipo, prototipo

Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantaŭlasta = "antaŭa al la antaŭlasta". Simile eblus uzi PRA ĉe antaŭhieraŭ kaj postmorgaŭ.

Ĉe parencovortoj «

Ĉe iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.

Ĉe av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o, nev(in)o kaj kuz(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antaŭe aŭ poste en la tempo). Oni povas uzi pli ol unu PRA por montri eĉ pli malproksimajn parencojn, unu PRA por ĉiu generacio:

  • avo via praavo = la patro de via av(in)o
  • avo via prapraavo = la patro de via praav(in)o
  • avo via praprapraavo = la patro de via prapraav(in)o
  • nepo via pranepo = la filo de via nep(in)o
  • nepo via prapranepo = la nepo de via nep(in)o
  • onklo via praonklo = la patro de via onkl(in)o
  • onklo via prapraonklo = la avo de via onkl(in)o
  • nevo via pranevo = la filo de via nev(in)o
  • nevo via prapranevo = la nepo de via nev(in)o
  • kuzo via prakuzo = la filo de la kuz(in)o de via patr(in)o
  • kuzo via praprakuzo = la nepo de la kuz(in)o de via patr(in)o

Noto: En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras, pri kiom da generacioj temas: tripraavo = pra-pra-pra-avo, kvarpraavino = pra-pra-pra-pra-avino. Tio estas tamen ankoraŭ neuzata.

Ĉe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aŭ multajn generaciojn antaŭe aŭ poste:

  • patro prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ familio
  • filo prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono

Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finaĵo) ĝenerale pri ies antaŭuloj kaj posteuloj, ofte eĉ sen seksa distingo.

Ĉe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE.

Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj.

Ordinara radiko «

  • praa = ekzistinta antaŭ tre longe, primitiva, antaŭhistoria