PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

EBL

EBL = "povas esti farata". Komparu kun IND kaj END. Tio, kio staras antaŭ EBL, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. EBL-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi EBL nur ĉe objektaj verboj:

  • manĝi manĝebla = tia, ke ĝi povas esti manĝata
  • nombri nombrebla = tia, ke ĝi povas esti nombrata
  • marteli martelebla = tia, ke ĝi povas esti martelata
  • malhavi malhavebla = tia ke oni povas ĝin malhavi, nenecesa nemalhavebla = tia ke oni ne povas ĝin malhavi, necesa
  • legi legeble = tiel, ke la rezulto povas esti legata
  • kompreni kompreneble = tiel, ke ĉiu ajn povas kompreni, memklare, memevidente (ofte uzata kiel mallongigo de memkompreneble)
  • esperi espereble = tiel, ke oni povas esperi la aferon
  • supozi supozeble = tiel, ke oni povas supozi la aferon
  • nei neebla = tia, ke oni povas nei ĝin

Oni iafoje uzas EBL (kaj ankaŭ IND kaj END) post verbo, kiu normale estas senobjekta, sed kiu povus havi objekton:

  • iri irebla = tia ke ĝi povas esti irata, tia ke oni povas iri ĝin (= iri sur aŭ laŭ ĝi)
  • loĝi loĝebla = tia ke ĝi povas esti loĝata, tia ke oni povas loĝi ĝin (= loĝi en ĝi)

Normale oni diras iri sur/laŭ vojo kaj loĝi en domo, sed ankaŭ iri vojon kaj loĝi domon estas korektaj, kvankam tre maloftaj. Sekve oni foje uzas ankaŭ pasivajn participojn kun tiaj verboj.

Ordinara radiko «

  • ebligi = igi ebla
  • eblo = io, kio estas ebla
  • ebleco = eco de io, kio estas ebla (vidu ankaŭ ĉe EC)
  • eble = "povas esti"
  • ebla = povanta esti, povanta okazi
  • neebla = nepovanta esti, nepovanta okazi

Neebla havas du malsamajn signifojn. Se oni uzas EBL ĉe la verbo nei, oni kreas neebla = "tia, ke oni povas nei ĝin". Se oni metas ne antaŭ la A-vorto ebla, oni kreas neebla = "nepovanta esti". Por povi eviti miskomprenon oni proponis la verbon negi (= nei), el kiu oni povus fari la vorton negebla, kiu havus nur la signifon "tia, ke oni povas ĝin nei". Kaj negi, kaj negebla estas tamen tre maloftaj, kaj malmultaj ilin komprenas. Anstataŭ la alia neebla oni povas uzi malebla:

  • ireblo = irebleco, eblo iri

La vorto ireblo estas dusignifa. Kiam ĝi signifas "irebleco", "tio, ke estas eble iri ion" (malofte uzebla signifo), oni regule donis pasivan signifon al la la ago IR, kaj EBL do estas uzata kiel sufikso laŭ siaj normalaj reguloj. Sed kiam ireblo signifas "eblo iri" ("okazo iri"), oni uzis EBL kiel ordinaran radikon: "eblo" + preciziga antaŭelemento IR. Povas en tia okazo esti inde iel montri, ke oni uzis EBL kiel ordinaran radikon. Oni povus meti ligfinaĵon, kion oni normale ne faras ĉe afikso: iroeblo. Tia eksperimenta uzo estas tamen malofta. Pli normala maniero estas skribi kun dividostreko: ir-eblo. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je IR.