EC = "kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)". EC ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton). Komparu kun AĴ, kiu normale montras ion konkretan.
EC povas aperi post radiko, kiu mem havas ecan signifon. Tiam la formo sen EC povas montri pli sendependan (abstraktan) ideon, dum la EC-formo ĉiam montras kvaliton de iu aŭ io, staton de iu aŭ io:
bono = la abstrakta ideo bono → boneco = bono kiel ies kvalito
ruĝo = la koloro ruĝo → ruĝeco = la stato esti ruĝa
neceso = absoluta bezono → neceseco = la stato esti necesa
Ĉe plursignifaj radikoj EC povas klarigi, ke temas ĝuste pri eco. Komparu kun klariga AD kaj klariga AĴ:
Foje oni tamen uzas ĉi tian EC-vorton ankaŭ kie simpla O-vorto estus pli logika: Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco [= proksimaj lokoj]?[Rt.123]
Kelkaj simplaj O-vortoj montras ian mezuron kiel neŭtralan ideon. Se oni aldonas EC al tia vorto, temas pri multeco de la koncerna mezuro:
longo = horizontala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian longon) → longeco = la eco esti longa, havi multe da longo
alto = vertikala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian alton) → alteco = la eco esti alta, havi multe da alto
rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (ĉiu moviĝanta afero havas ian rapidon) → rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide
Iafoje estas malfacile fari tiun ĉi distingon inter neŭtrala O-vorto kaj multeca EC-formo. Ofte oni ignoras la diferencon, kaj uzas EC ankaŭ kie ĝi ne estas bezonata: La denseco [= denso] de gaso estas la rilato de ĝia maso al ĝia volumeno.
Iuj volas, ke oni ĉiam strikte distingu, sed tio necesas nur kiam estas efektiva risko de miskompreno. En scienca lingvaĵo la distingo ofte tre gravas.
Rimarku, ke multaj similaj O-vortoj tute ne havas ĉi tian neŭtralan mezursignifon. Proksimo = proksimeco aŭ proksima loko. Por neŭtrala mezuro oni uzas distanco. Juno (apenaŭ uzata) egalas al juneco. Neŭtrala mezurvorto estas aĝo.
Rimarku ankaŭ, ke oni normale ne uzas vortojn kiel *mallongo*, *malalto* kaj *malrapido* (krom eble ŝerce). Neŭtralaj estas nur longo, alto kaj rapido. Neneŭtralaj estas longeco, mallongeco, alteco, malalteco, rapideco kaj malrapideco.
Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:
*Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉi fari.* Fakte tute ne temas pri eco, sed pri eblo (aŭ eventuale eblaĵo). Diru kiel Zamenhof: Bedaŭrinde mi ne havas la eblon tion ĉi fari.[L1.339] (Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni elektu eblo, ĉar ĝi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblaĵo, kaj tial eblo apenaŭ iam povas esti malĝusta elekto.)
Laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo.[M.77] Ja tute ne temas pri eco, sed pri agado. Oni devus do diri aktivado (aŭ eventuale aktivo). La formo aktiveco fariĝis tamen tre ofta en tiaj ĉi frazoj, kaj oni verŝajne devas toleri ĝin.
Ĉe io, kio ne mem montras econ aŭ kvaliton, EC aldonas tian signifon. En tia okazo la simpla O-formo havas tute alian signifon ol la EC-formo:
Post participoj, kaj en kelkaj aliaj vortoj, EC montras tempon aŭ aĝon:
Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel ĉiuj participoj kun O-finaĵo, sed iafoje oni uzas estonto kaj pasinto kiel mallongigojn de estonteco kaj pasinteco.
EC ankaŭ povas esti uzata kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo (aŭ verba finaĵo). Tiaj formoj havas normale la signifon "simila, simile, samaspekta kiel, samamaniere kiel":
Iafoje oni povas por klareco uzi anstataŭe kunmetojn kun ŝajna, simila, maniera aŭ stila. Vidu ankaŭ ESK.
Iafoje formoj kun ...eca signifas "rilata al tia eco, pri la koncerna eco":