IND = "meritas aŭ valoras esti farata". Komparu kun EBL kaj END. Tio, kio staras antaŭ IND, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. IND-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi IND nur ĉe objektaj verboj:
Komence la sufikso END ne ekzistis, kaj oni uzis IND ankaŭ kun la signifo de END ("devas esti farata"). Tiu uzo de IND ne estas tute malaperinta:
Konstrui sur ĝi [la diletanteco] sian ekzistadon fizikan [...] estas nefareble kaj nefarinde.[M.74] = ...ne devas esti farate.
La vorto prezoinda ne sekvas la regulon, ke antaŭ IND la radiko ĉiam havu agan kaj pasivan signifon. La ligfinaĵo O montras, ke IND estas uzata kiel ordinara radiko (normale afikso ne havas ligfinaĵon). Tia uzado de ligfinaĵo estas tamen malofta kaj eksperimenta. Oni ankaŭ povas uzi dividostrekon por montri, ke IND estas uzata kiel ordinara radiko: prez-inda. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton je PREZ.