EM = "inklino al io". La radiko antaŭ EM normale ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. EM-vortoj do normale devenas de verboj.
EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte aŭ daŭre tendencas al la ago:
Iafoje oni uzas EM por momenta aŭ okaza deziro, aŭ por pasanta bezono:
Oni povas alternative uzi kunmetojn kun vola: manĝivola, venĝovola. Sed normale EM sufiĉas.
En kelkaj vortoj EM montras kapablon:
Oni ankaŭ povas uzi kunmetojn kun pova aŭ kapabla: decidpova, inventokapabla. Vidu ankaŭ IV. Normale tamen EM estas sufiĉe klara.
En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas:
Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:
EM-vortoj normale estas faritaj el verboj, kaj gastema tial povas kompreniĝi kiel "ema mem gasti", muzikema kiel "ema mem muziki" k.t.p. Se ne temas pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetojn kun ama: gastama = "tia, ke oni amas gastojn", muzikama = "tia, ke oni amas muzikon", samseksama = "tia, ke oni amas la propran sekson". Aliflanke, kiam AM ŝajnas tro forta aŭ sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.
EM-vortoj havas plej ofte A-finaĵon, sed povas havi ĉian ajn finaĵon. Ĉe O-finaĵo oni antaŭe kutimis ĉiam aldoni la sufikson EC: manĝemeco, timemeco k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Sufiĉas manĝemo, timemo k.t.p.
Antaŭ la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara:
Kiel ordinara radiko EM normale montras nedaŭran, momentan inklinon: