PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

IV

Ekssufikso en kelkaj vortoj por kapabloj kaj emoj: agresiva, progresiva, konservativa, pasiva.

Vera sufikso «

"Pova, kapabla". Sufiĉe ofte uzata kiel vera sufikso: produkti produktiva = "tia, ke oni povas (multe) produkti", senti sentiva, pagi pagiva, krei kreiva. Ne ĉiuj konas IV. Kunmetoj kun EM aŭ kun POV kaj KAPABL estas tial preferindaj: produktema, sentema, sentokapabla, pagipova, pagpova, pagopova, kreema, krepova k.t.p.