PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

EJ

EJ = "loko, spaco, domo, ĉambro k.s. destinita por io". Komparu kun UJ kaj ING. Tio, kio staras antaŭ EJ, ĉiam estas tio, kio okazas aŭ troviĝas en la loko.

Agejoj «

EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:

  • lerni lernejo = loko destinita por lernado
  • promeni promenejo = loko aranĝita por promenado
  • dormi dormejo = ĉambro por dormado
  • eliri elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri
  • redakti redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)
  • ankrado ankradejo = loko por ankrado, loko kie eblas ankri
  • akcepti akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)
  • kongreso kongresejo = loko, kie okazas kongreso
  • necesa necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)
  • preĝi preĝejo = loko por preĝado kaj aliaj religiaj agadoj

La vorto preĝejo estas tradicie uzata precipe por Kristana preĝejo, dum oni preferas specialajn vortojn por preĝejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed preĝejo ja povas esti uzata por ĉia religio. Por Kristana preĝejo ekzistas ankaŭ la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: Kristana preĝejo, Islama preĝejo, Hinduisma preĝejo k.t.p.

Tenejoj, vendejoj «

EJ povas montri lokon, kie oni tenas aŭ vendas ion:

  • trezoro trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata
  • ankro ankrejo = loko, kie oni tenas ankrojn
  • ĉevalo ĉevalejo = loko (domo) por ĉevaloj
  • aŭto aŭtejo = loko por teni aŭ prizorgi aŭtojn
  • mallibero malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= prizono)
  • cigaro cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, ĉambro en kiu oni tenas cigarojn
  • ĉapelo ĉapelejo = vendejo aŭ tenejo de ĉapeloj
  • viando viandejo = vendejo aŭ tenejo de viando
  • libro librejo = vendejo de libroj (kolekto aŭ kolektejo de libroj estas biblioteko)

Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, ĉapeltenejo, ĉapelvendejo, librovendejo k.t.p.

Produktadejoj «

Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:

  • rizo rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon
  • oranĝo oranĝejo = loko, kie oni kultivas oranĝarbojn
  • tabako tabakejo = loko, kie ni kultivas tabakon
  • vito vitejo = ĝardeno de vitoj, vinberĝardeno

Se temas pri fabriko aŭ simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetojn: tabakfarejo = "loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakaĵojn", ŝtalejoŝtalfabriko = "fabriko de ŝtalo", gisejogisfabriko = "fabriko de gisoj kaj gisaĵoj".

Naturaj abundejoj «

Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:

  • herbo herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)
  • sablo sablejo = loko, kie abundas sablo
  • glacio glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (≈ glaĉero)

Loko por persono aŭ grupo «

EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo aŭ speco de personoj laboras, agas, vivas aŭ simile:

  • tajloro tajlorejo = loko, kie tajloro laboras
  • ŝuisto ŝuistejo = loko, kie ŝuisto laboras
  • episkopo episkopejo = palaco de episkopo
  • ministro ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro
  • konsulo konsulejo = loko, kie servas konsulo
  • stabo stabejo = loko, kie laboras stabo
  • virino virinejo = loĝloko por virinoj, haremo, bordelo
  • malsanulo malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)

Figura uzo «

EJ-vorto, kiu montras ian oficejon aŭ laborejon, povas ankaŭ esti uzata figure por la personaro, kiu laboras tie:

  • La tuta redaktejo [= redakcio] klopodis por fini la ĵurnalon ĝustatempe. Efektive ne la ejo mem klopodis, sed la ĵurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.

  • La ministrejo [= ministerio] pri financoj hieraŭ informis, ke...

  • Ĉu la konsulejo donis al vi vizon?

Ordinara radiko «

  • ejo = loko (destinita por ia speciala afero)