ET = "(plej) malalta grado, (plej) malgranda speco". Komparu kun EG. ET ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas la signifon:
Ofte ET-vorto montras specialan signifon:
Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto tendencas perdi la specialan signifon:
Iafoje ET montras karesan nuancon:
Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:
Iuj opinias, ke ĉi tia prefikseca uzo de ET estas malkorekta, sed temas fakte pri tute regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antaŭelemento de kombino. Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila.