PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

EG

EG = "(plej) alta grado, (plej) granda speco". Komparu kun ET. EG ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur pligrandigas la signifon:

  • domo domego = (tre) granda domo
  • doloro dolorego = (tre) forta doloro
  • varma varmega = tre varma
  • longa longega = tre longa
  • bone bonege = tre bone
  • krii kriegi = (tre) laŭte krii
  • fali falegi = subite, forte fali
  • ŝati ŝategi = tre ŝati
  • dankon! dankegon! = grandan dankon!
  • tre treege = tre tre

Ofte EG-vorto havas specialan signifon:

  • pordo pordego = ĉefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.
  • brulo brulego = granda katastrofa brulo (de ekz. konstruaĵo)
  • granda grandega = nenormale granda

Alternativoj de EG-vortoj «

Kelkaj specialsignifaj EG-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la EG-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

  • pafilego = artileria pafilo kanono
  • kuraĝega = kuraĝe riskema aŭdaca
  • buŝego = minaca buŝkavo de rabobesto faŭko
  • ungego = granda akra ungo de besto krifo

Malŝato «

Iafoje EG montras nuancon de malŝato:

  • piedo piedego = granda, dika, malagrabla aŭ danĝera piedo de homo aŭ besto
  • manĝi manĝegi = avide aŭ troe manĝi, vori

Ordinara radiko «

  • ega = fortega, intensega, ekstrema
  • ege = fortege, intensege, ekstreme