IL = "instrumento, aparato, rimedo". Tio, kio staras antaŭ IL, ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo. IL-vortoj do (normale) devenas de verboj.
Plej ofte IL montras instrumenton, kiun oni povas uzi permane. Temas ĉiam pri instrumento speciala por la koncerna ago:
Iafoje temas pri instrumento, kiu mem faras la agon:
IL povas ankaŭ montri pli grandan aŭ pli komplikan aparaton:
IL povas ankaŭ montri paperaĵon, substancon, abstraktan rimedon, komputilan programon, aŭ ion ajn, kio servas por certa ago:
La sufikso IL havas tre ĝeneralan signifon. Por esprimi sin pli ekzakte oni povas fari kunmetojn kun aliaj radikoj, ekz.: presmaŝino, presaparato, segmaŝino, transportaparato, vendaŭtomato, fermoplato, kovrotuko, solvosubstanco, kompilprogramo. Sed ofte taŭgas simpla IL-formo. Vidu ankaŭ ATOR.
En iuj malmultaj IL-vortoj la aga elemento estas subkomprenata. Tio, kio staras antaŭ IL, ne mem montras agon, sed ekz. rezulton de ago:
Oni povas diri, ke tiaj vortoj estas mallongigoj de ekz. fajrigilo, anguldesegnilo, rektofarilo, diskoturnilo aŭ simile. Oni estu tre ŝparema pri tiaj IL-vortoj por ne riski konfuzon. Oni ekz. ne uzu buterilo en la signifo "ilo por fari buteron", ĉar oni normale komprenas ĝin kiel "ilo por buteri (surŝmiri buteron)". Oni uzu buterigilo. Normale oni faru IL-vortojn nur el verboj.
Ekzistas multaj simplaj radikoj, kiuj estas nomo de ia instrumento aŭ simile. Al tia vorto oni ne aldonu IL. Tiaj vortoj estas ekz. manĝiloj kiel kulero, forko kaj glaso, pafiloj kiel revolvero, kanono kaj fusilo (nekunmetita!), transportiloj kiel aŭto, buso kaj biciklo, kaj muzikiloj kiel gitaro, piano kaj fluto, kaj ankoraŭ multaj diversaj ĉiutagaj iloj kiel martelo, broso, peniko, krajono, lupeo, serpo k.t.p.
Pri la radiko ARM regas konfuzo. La O-formo estas preskaŭ neniam uzata, sed Zamenhof iam uzis ĝin kun la signifo "batalilo": Ne servas larmo anstataŭ armo.[PE.1739] Normale oni uzas la formon armilo. La verboformo armi tamen signifas "provizi per bataliloj", kaj armilo do devus signifi ne "batalilo", sed "ilo por provizi per bataliloj". Se oni uzus ĉiam armo anstataŭ armilo, ĉiuj vortformoj fariĝus tute logikaj, sed armilo estas forte enradikiĝinta.
El la nekunmetita vorto aviadi (= "flugi per aparato pli peza ol aero") oni faris la vorton aviadilo (= "tia flugmaŝino"). Nuntempe kelkaj uzas anstataŭe la nekunmetitan vorton avio. El ĝi oni povas fari la verbon avii kaj la agvorton aviado. Sed ankoraŭ aviadilo estas la normala formo. Aliaj similsignifaj vortoj estas flugmaŝino (= "ĉia aparato por flugi") kaj aeroplano (la plej ofta speco de avio).