IN = "la naskopova sekso". La sufikson IN oni povas uzi nur ĉe io, kio povas havi sekson, nome homo aŭ besto. IN ne ŝanĝas la bazan signifon de la vorto, sed nur aldonas in-seksan signifon (kaj forprenas eventualan virseksan signifon).
Noto: Oni do ne uzas vortojn kiel *belino*, *virgino* k.s., ĉar belo kaj virgo estas ecoj, kaj ecoj ne povas havi sekson. Oni devas unue krei la vortojn belulo kaj virgulo, kiuj montras ion, kio povas havi sekson. El tiuj vortoj oni poste faras belulino kaj virgulino. Nur en poezio k.s. oni povas renkonti vortojn kiel *virgino*.
Legu ankaŭ pri seksa signifo de O-vortoj, kaj pri IN en propraj nomoj.
Oni povas aldoni IN al vorto, kiu estas sekse neŭtra. La vorto tiam ekhavas in-seksan signifon:
Ĉe neŭtra vorto oni povas montri viran sekson per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ A-vorte.
Oni povas aldoni IN al vorto, kiu havas viran signifon. La vorto tiam ekhavas anstataŭe in-seksan signifon:
Ekzistas kelkaj vortoj, kiuj en si mem estas in-seksaj: damo, nimfo, matrono, putino (nekunmetita!), furio, gejŝo, femalo k.a. Al tia vorto oni ne aldonu IN.
Iafoje oni faras figurajn IN-vortojn, kiuj montras aferon, kiun oni prezentas kvazaŭ inon:
Apud heroino = "ina heroo", kaj urino = "ina uro", ekzistas la nekunmetitaj vortoj heroino (drogo) kaj urino (likvo), en kiuj "in" estas ŝajnsufikso. Ekzistas ankoraŭ multaj tiaj vortoj kun ŝajna IN-sufikso: kombino, margarino, maŝino, medicino, origino, parafino, rutino, tamburino, turbino, Berlino, Kalvino k.a. En iuj okazoj oni evitis ŝajnan IN-sufikson uzante "en" anstataŭ "in": azeno, delfeno, ermeno, frakseno, jasmeno, rosmareno, rubeno, sukceno, tendeno, plateno k.a.
Noto: Apud la Fundamenta plateno[UV], certa metalo, ekzistas dekomence ankaŭ la formo platino[UL-FK.233] kun la sama signifo. Ambaŭ estas tute bonaj vortoj. Ekzistas ankaŭ tute alia platino, speco de tabulo uzata en presado, sed tiu vorto estas evitinda. Oni uzu plateto aŭ simile pri tiaj aferoj.
Ekzistas ankaŭ tre multaj vortoj, kiuj havas "in" kiel ŝajnprefikson. La historia signifo de tiaj "in" estas ofte en aŭ MAL: inaŭguri, incizi, indukti, infiltri, influi, indiferenta, individuo, inerta, infinito, inklino k.a.