PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

OBL

OBL = "multipliko". Komparu kun ON kaj OP. OBL estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OBL, ĉiam montras, per kiom oni multiplikas:

  • du duobla = multiplikita per du
  • du duoble = multiplikite per du
  • du duoblo = kvanto duobla
  • dek dekobla = multiplikita per dek
  • dek dekoble = multiplikite per dek
  • dek dekoblo = kvanto dekobla
  • cent dek du cent-dek-du-obla = multiplikita per 112
  • cent dek du cent-dek-du-oble = multiplikite per 112
  • cent dek du cent-dek-du-oblo = kvanto 112-obla
  • multe multobla = multiplikita per multe (per alta nombro)
  • multe multoble = multiplikite per multe
  • multe multoblo = kvanto multobla
  • 3,14 (tri komo unu kvar) 3,14-oble (tri-komo-unu-kvar-oble) = multiplikite per 3,14
  • Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t.e. dek frankojn.[FE.14]
  • Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco.[FA2.105]
  • Kvinoble sep estas tridek kvin.[FE.14]
  • Cent estas la dekoblo de dek.
  • Ĉi tiu [lumradio] flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona vetkuristo.[FA1.80] Se oni multiplikas la rapidecon de la plej bona vetkuristo per dek naŭ milionoj, oni ricevas la rapidecon de lumradio.
  • Kiomoble tri estas dek kvar? = Per kiom oni devas multipliki tri por ricevi dek kvar?

Legu pli pri matematikaj esprimoj.

Plurpartaj aferoj «

OBL-vorto kun A-finaĵo povas ankaŭ signifi, ke io konsistas el tiom da partoj:

  • duobla vesto = vesto, kiu konsistas el du tavoloj da vestaĵoj
  • duobla fadeno = du apudmetitaj fadenoj uzataj kiel unu
  • duobla lito = lito por du personoj

Skribomaniero «

Antaŭ OBL oni ĉiam kunskribas la nombron. Oni povas por klareco uzi dividostrekojn. La strekojn oni metu normale tie, kie estas spacetoj en la origina nombro:

  • dek du dekduoblodek-duoblo
  • dudek dudekoblo
  • tricent tridek tricenttridekobla aŭ prefere tricent-tridekobla
  • du mil dudek dumildudekoble aŭ prefere du-mil-dudekoble
  • 0,123 (nul komo unu du tri) nul-komo-unu-du-tri-oble

La samaj skriboreguloj validas por la sufiksoj ON kaj OP.

OBL kaj FOJ «

Okaze oni uzas la radikon FOJ anstataŭ OBL. Eĉ Zamenhof tion faris: Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide.[OV.102] = ...irus centoble pli rapide. Normale oni tamen ne konfuzu ilin. Fojo = "aparta okazo". Dufoja pago estas do pago, kiu okazas du fojojn, je du malsamaj okazoj. Duobla pago estas pago duoble tiel granda kiel normale.

Ordinara radiko «