PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

Nombraj vortetoj — formoj

Ekzistas dek tri nombraj vortetoj:

nul
0
unu
1
du
2
tri
3
kvar
4
kvin
5
ses
6
sep
7
ok
8
naŭ
9
dek
10
cent
100
mil
1000

Aliajn nombrojn oni esprimas per kombinado de la nombraj vortetoj. Oni diras unue kiom da miloj estas, poste kiom da centoj, poste kiom da dekoj, kaj fine kiom da unuoj. La dekoj kaj la centoj tiam kunskribiĝas (kaj elparoliĝas) kiel po unu vorto, dum ĉio alia disskribiĝas (kaj elparoliĝas kiel apartaj vortoj):

post dek dekoj centoj miloj pliaj kombinoj
11dek unu 10dek 100cent 1000mil 21dudek unu
12dek du 20dudek 200ducent 2000du mil 22dudek du
13dek tri 30tridek 300tricent 3000tri mil 23dudek tri
14dek kvar 40kvardek 400kvarcent 4000kvar mil 24dudek kvar
15dek kvin 50kvindek 500kvincent 5000kvin mil 31tridek unu
16dek ses 60sesdek 600sescent 6000ses mil 32tridek du
17dek sep 70sepdek 700sepcent 7000sep mil 33tridek tri
18dek ok 80okdek 800okcent 8000ok mil 101cent unu
19dek naŭ 90naŭdek 900naŭcent 9000naŭ mil 110cent dek
10000dek mil 111cent dek unu
11000dek unu mil 432kvarcent tridek du
12000dek du mil 1001mil unu
13000dek tri mil 1011mil dek unu
20000dudek mil 1111mil cent dek unu
30000tridek mil 1234mil ducent tridek kvar
42000kvardek du mil 2678du mil sescent sepdek ok
999000naŭcent naŭdek naŭ mil 7777sep mil sepcent sepdek sep
88888okdek ok mil okcent okdek ok
999999naŭcent naŭdek naŭ mil naŭcent naŭdek naŭ

Noto: Oni ne diras *unudek**unucent*, sed nur dek kaj cent. Oni povus eble diri unu mil, sed normale oni diras simple mil.

Noto: La sona simileco inter ses kaj sep povas iafoje esti iom ĝena. Iuj tial uzas en ekz. telefonado sis° anstataŭ ses. Aliaj uzas samcele sepen anstataŭ sep. Eble tio estas imitinda en tiaj situacioj, kiam pro bruo aŭ simile oni bezonas eviti miskomprenojn. Oni tamen memoru, ke ankoraŭ malmultaj konas sis° kaj sepen.

Kunskribado kaj disskribado «

Dekoj kaj centoj kunmetiĝas al unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent k.t.p. Ĉio alia estu skribata kiel apartaj vortoj, ankaŭ miloj. Multaj pensas, ke la regulo estas: "Kunskribu multiplikojn, disskribu adiciojn." La Fundamenta regulo estas tamen alia, kaj pli simpla. Oni sekvu la Fundamentajn regulon kaj ekzemplojn.

Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antaŭlasta vokalo: dUdek, trIdek, dUcent, trIcent. Ĉio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dEk dU, dEk trI, cEnt dU, cEnt trI, cEnt dEk dU, dU mIl, trI mIl, dU mIl dEk dU.

Tiu ĉi simpla regulo, kiu troviĝas en la Fundamento, estas ofte miskomprenata. Oni erare kunskribas tro multe. Ne skribu: *dekdu*, *dektri*, *centdu*, *centtri*, sed: dek du, dek tri, cent du, cent tri. Nek skribu: *dumil*, *trimil*, *dekdumil*, *dudekdumil*, sed: du mil, tri mil, dek du mil, dudek du mil. Ankaŭ estus eraro uzi dividostrekojn, kie devas esti spacetoj, ĉar tio, kio estas skribita kun dividostreko estas unu vorto. Tion, kion oni elparolas kiel apartajn vortojn, oni ne skribu kiel unu vorton. Ne skribu do *cent-tridek-du*, sed cent tridek du, ĉar neniu elparolas *cent-tridEk-du*.

Noto: Eĉ ĉe Zamenhof oni trovas multege da erare skribitaj nombrovortoj. Eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn.)

La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antaŭ mil povas stari ĉio ajn de du ĝis naŭ mil naŭcent naŭdek naŭ, do ankaŭ plurvortaĵoj. Antaŭ dek kaj cent povas aperi nur du ĝis naŭ. Se oni kunskribus ankaŭ milojn, oni devus skribi ekz. *tricenttridektrimil* (333000), kio estus tre maloportuna. La ĝusta skribo: tricent tridek tri mil estas pli klara. Kompreneble en la praktiko oni preskaŭ ĉiam skribas tiel altajn nombrojn per ciferoj.

En la elparolado preskaŭ ĉiuj obeas al la Fundamenta regulo akcentante tute ĝuste, kaj kompreneble oni devas skribi same kiel oni elparolas.

Se el tiaj ĉi bazaj nombraj esprimoj oni kreas vortkunmetojn, ekz. O-finaĵajn nombrovortojnA-finaĵajn nombrovortojn, oni tamen povas aŭ devas kunskribi, eventuale kun dividostrekoj.

Nul «

Nul origine estis O-vorto: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas ĝin ankaŭ kiel nombran vorteton sen finaĵo, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (aŭ nulo komo kvin). Tia uzo de nul estas eĉ oficialigita (Aktoj de la Akademio II, p. 13).

Un' «

Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un' (kun apostrofo) anstataŭ unu.