UL = "persono kun ia karakterizo". Komparu kun IST kaj AN. Tio, kio staras antaŭ UL, ĉiam montras tion, kio karakterizas la personon.
Plej ofte oni uzas UL ĉe eca radiko (kiu normale estas A-vorto):
Oni povas uzi UL ankaŭ ĉe aga aŭ alispeca vorto:
Oni preferas fari kunmetojn kun UL anstataŭ ekz. viro, homo, persono k.t.p. Tiu prefero eĉ estas tiel forta, ke vortoj kiel *timhomo*, *ŝercviro*, *almozpersono* estas rigardataj kiel eraroj, se eblas la saman aferon esprimi per UL.
Oni ankaŭ regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj:
Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, ankaŭ nevivaj, kiujn oni volas prezenti kvazaŭ personojn:
Ankaŭ IST estas iafoje uzata en simila maniero.
Ĉe vortoj, kiuj per si mem montras ian personon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finaĵo. Tia participo ĉiam montras personon, kaj aldono de UL normale estus eraro. Ne diru *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kurinto, konato. (Sed konatulo en la signifo "konato" fakte jam fariĝis tiel kutima, ke oni tamen devas ĝin toleri kiel idiomaĵon.)
Se oni tamen ja aldonas UL al participo kun O-finaĵo aŭ al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed signifas "persono karakterizata de vireco" = vireculo. Konatulo principe estu "persono karakterizata de konateco" = famulo, dum konato simple estas "persono konata de iu". Instruitulo[OV.32] estas "homo karakterizata de sia instruiteco" = klerulo, sciencisto. Ĉe participoj oni tamen nur maloftege vere uzas tiun eblon krei specialan signifon per aldono de UL, kaj la vorto konatulo estas plej ofte nur erare uzata anstataŭ konato.
Laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon "persono". Tio estas sekse neŭtra signifo. Persono estas aŭ virino aŭ viro sendistinge. Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL estas plej ofte neŭtra: saĝuloj = "saĝaj personoj, ĉu viraj, ĉu inaj", junulargastejo = "gastejo por junaj homoj, ankaŭ junulinoj", malrapiduloj = "malrapidaj homoj". Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike signifas "vira persono". Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel ŝi estas belulo. Multaj eĉ opinius tian frazon erara, kaj dirus nepre nur belulino pri virino. La lingvo estas ĉi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke neŭtra vorto momente kvazaŭ ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas ĝin al ina vorto, ekz. junulo kaj junulino = "juna viro kaj juna virino". En tia kunteksto UL fariĝas praktike vira. Tio estas tute oportuna kaj vortŝpara esprimomaniero. Sed per si mem UL estu prefere neŭtra laŭ PMEG. Nur en klara kontrasto kun ina vorto, ĝi montru viron. La malklara signifo de UL estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povos solvi.
Oni povus starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed ĉe tiuj radikoj ŝajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neŭtraj, ne viraj, kvankam eble ne ĉiuj konsentas pri tio.
Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj.