PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

IZ

Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj metodoj kaj agoj: judaizi, faradizi, kaŭterizi, legalizi, centralizi, kateĥizi, analizi, mobilizi, organizi, sterilizi.

Vera sufikso «

1. "Kovri, provizi". Uzata precipe en teknika lingvaĵo: ŝtono ŝtonizi = "kovri per ŝtonoj (ekz. vojon)", kupro kuprizi = "kovri per tavolo de kupro", gluo gluizi = "provizi per tavolo de gluo", klimato klimatizi = "provizi (ĉambron k.s.) per bona klimato". En multaj okazoj la simpla sensufiksa verbo jam havas tian ĉi signifon, ekz. kupri = kuprizi. Se la simpla verbo havas alian signifon, oni povas uzi la sufikson UM, ekz. gluumi (glui = "fiksi per gluo"). Foje IG estas taŭga: hipnoto = "speco de dormosimila mensostato" hipnotizi aŭ pli bone hipnotigi = "meti en hipnoton". La formon hipnotizi oni pli ĝuste rigardu kiel nekunmetitan. En teknika lingvaĵo IZ eble povas esti utila, sed ordinare oni ĝin evitu.

2. "Uzi metodon nomitan laŭ persono". Kelkfoje uzata por metodo elpensita de fama persono: Pasteŭro pasteŭrizi = "parte sterilizi trinkaĵon per metodo inventita de Pasteŭro", Makadamo makadamizi. Simpla sensufiksa verbo estas pli bona: pasteŭri, makadami. Plej multaj tiaj IZ-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.