Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "ĉefa, plej unua, primitiva, origina": protozoo, protoplasmo, protono.
"Ĉefa, plej unua, primitiva, origina". Iafoje uzata kiel vera prefikso: tipo → prototipo = "unua tipo, unua ekzemplero", infektiĝo → protoinfektiĝo = "unuafoja infektiĝo", kanajlo → protokanajlo[Rz.84] = "kanajlo modela/origina". Plej multaj PROTO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed en la Zamenhofa protokanajlo PROTO klare estas vera prefikso. Komparu kun ARĤI.