PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

PSEŬDO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "malvera, falsa": pseŭdonimo, pseŭdopodo.

Vera prefikso «

"Falsa, malvera, kaŝa". Sufiĉe ofte uzata kiel vera prefikso: sufikso pseŭdosufikso[LR.34], scienca pseŭdo-scienca[FK.263], laboro pseŭdo-laboro[M.138], nomo pseŭdonomo = "pseŭdonimo", argumento pseŭdoargumento. Zamenhof ofte uzis PSEŬDO kiel veran prefikson, sed estas tamen pli bone uzi KAŜ, ŜAJN, FALS aŭ kvazaŭ, ĉar tio estas multe pli klara: kaŝnomo, ŝajnsufikso, false scienca, kvazaŭscienco, ŝajnlaboro, ŝajnargumento, falsa argumento.

Iafoje oni vidas la A-vorton *pseŭda*. A-vorta formo de PSEŬDO estu tamen pseŭdoa. La "o" estas parto de la radiko, kaj ne povas malaperi. Kaj *pseŭda* kaj pseŭdoa estas superfluaj. Uzu falsa, malvera, kaŝa, ŝajnailuzia.