PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

ILION

Sufikso por fari altajn nombrovortojn el nombraj vortetoj: duiliono = "miliono da milionoj, biliono" (12 nuloj), triiliono = "miliono da duilionoj, triliono" (18 nuloj), kvariliono = "miliono da triilionoj, kvadriliono" (24 nuloj).

La kialo por enkonduki ILION (kaj ILIARD) estis internacia konfuzo pri la vortoj biliono, triliono k.t.p. Nuntempe tamen la plimulto da lingvoj donas la saman signifon al tiaj vortoj. Kiun signifon havu la Esperantaj biliono, triliono k.t.p., estas do tute klare. Vortoj faritaj el ILION (kaj ILIARD) povas tamen senprobleme esti uzataj paralele kun la internaciaj vortoj: triiliono = triliono, kvariliono = kvadriliono k.t.p. Preskaŭ nur matematikistoj bezonas nombrovortojn pli altajn ol biliono. La ĉiutaga lingvo tamen bezonas normale nur la vortojn miliono kaj miliardo, iafoje biliono, eventuale iam triliono.

Legu pli detale pri O-vortaj nombrovortoj.