PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

IT

Ekssufikso en iuj vortoj por inflamoj: nefrito, oftalmito, encefalito, dermatito, otito.

Vera sufikso «

"Inflamo". Malofte uzata en medicino kiel vera sufikso post nomo de organo: orelo orelito = "orelinflamo, otito". Normale oni uzas internaciajn nekunmetitajn radikojn, sed ofte la internacia vorto ankaŭ povus esti Esperanta kunmetaĵo, ĉar la radikoj estas samformaj: bronkito, apendicito, laringito, meningito, ostito k.a. En nefaka lingvaĵo oni uzu kunmetojn kun la vorto inflamo: reninflamo, derminflamo, orelinflamo k.t.p. Verŝajne tiaj vortoj tute konvenus ankaŭ en faka lingvaĵo.