PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

ISTAN°

Ekssufikso en kelkaj landonomoj (ofte la "i" mankas): Pakistano, Hindustano, Dagestano, Turkestano.

Vera sufikso «

"Lando". Kelkfoje rigardebla kiel vera sufikso, se ekzistas responda popolnomo: Afgano Afganistano, Kirgizo Kirgizistano, Uzbeko Uzbekistano. Estas pli bone rigardi ankaŭ tiajn landonomojn kiel nekunmetitajn. Ĉiuokaze oni povas uzi ISTAN nur kiam ekzistas responda internacia formo kun "(i)stan". Tradicie oni uzas UJI en ĉi tiuj nomoj: Afganujo, Afganio, Kirgizujo, Kirgizio, Uzbekujo, Uzbekio. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj.