tradukoj: be bg br ca de en es fa fr he hu it ja la nl oc pl pt ru sk sv tr

*abel/o

*abeloTEZ

FZOO
Genro el la familio abeledoj (Apis), el kiu unu specio (Apis mellifera) estas bredata pro la mielo.


abelo sur rutfloro

abelujoTEZ

Dometo konstruita de abeloj, aŭ korbo aŭ kesteto konstruita de homo por loĝigi abelojn: en abelujon ne blovu (ne incitu koleremulon) [1].

abelejo

Loko, kie abelbredisto aranĝis abelujojn.

abelistoTEZ

Homo kiu prizorgas abelujojn kaj forprenas mielon kaj vakson.

abelinoTEZ

ZOO Inseksa individuo el la genro abeloj. SUB:abelreĝino, laborabelo

abelreĝinoTEZ

ZOO En abela familio, la sola abel ino kun plene evoluintaj seksaj organoj: kaj tien flugis la abel reĝino kun sia svarmo kaj demetis vakson kaj mielon [2].

virabelo

ZOO Virseksa individuo el la genro abeloj, kiu ne laboras kaj kies nura funkcio estas fekundigi la reĝinon: la abeloj ĉiam laboremas, sed la virabelo sufiĉe bone manĝadas, kaj tute ne laboras [3].

laborabeloTEZ

ZOO En abela familio, abelino sen la reprodukta funkcio, kiu senĉese laboras: interesa aspekto de la evoluado estas, ke la distingo inter laborabeloj kaj abelreĝinoj baziĝas nur sur nutraĵo [4].

tradukoj

anglaj

~o: bee; ~ujo: beehive, hive; ~ejo: apiary; ~isto: beekeeper; ~reĝino: queen; vir~o: drone; labor~o: worker.

belorusaj

~o: пчала; ~ujo: вулей; ~ejo: пасека, пчальнік; ~isto: пчаляр, бортнік.

bretonaj

~o: gwenanenn; ~ujo: ruskenn, kestenn; ~ejo: gwenaneg; ~isto: gwenaner; ~reĝino: mamm-wenan; vir~o: tad-gwenan; labor~o: labourerez.

bulgaraj

~o: пчела; ~ujo: кошер; ~ejo: кошер; ~isto: пчелар; ~reĝino: пчела майка; vir~o: търтей.

francaj

~o: abeille; ~ujo: ruche; ~ejo: rucher; ~isto: apiculteur; ~ino: abeille femelle; ~reĝino: reine; vir~o: abeille mâle, faux-bourdon; labor~o: ouvrière.

germanaj

~o: Biene; ~ujo: Bienenkorb, Bienenstock; ~ejo: Bienenstand; ~isto: Imker; ~reĝino: Bienenkönigin; vir~o: Drohne; labor~o: Arbeiterin.

hebreaj

~o: דבורה; ~ujo: כוורת; ~ejo: מכוורת; ~isto: כוורן.

hispanaj

~o: abeja; ~ujo: colmena; ~ejo: colmenar, abejera; ~isto: apicultor; ~reĝino: reina; vir~o: zángano; labor~o: obrera.

hungaraj

~o: méh; ~ujo: kaptár; ~ejo: méhes; ~isto: méhész; ~ino: nőstény méh; ~reĝino: méhkirálynő; vir~o: hereméh; labor~o: dolgozó.

italaj

~o: ape; ~ujo: alveare; ~ejo: arnia; ~isto: apicoltore; ~reĝino: ape regina; vir~o: fuco; labor~o: ape operaia.

japanaj

~o: ミツバチ [みつばち]; ~ujo: ミツバチの巣箱 [みつばちのすばこ]; ~ejo: 養蜂場 [ようほうじょう]; ~isto: 養蜂家 [ようほうか].

katalunaj

~o: abella; ~ujo: rusc, buc, arna; ~isto: apicultor; ~reĝino: abella reina; vir~o: abellot; labor~o: abella .

latina/sciencaj

~o : Apis; ~o : Apis mellifera.

nederlandaj

~o: bij; ~ujo: bijenkorf; ~ejo: bijenschans, bijenstal; ~isto: imker, bijenhouder; ~ino: wijfjesbij; ~reĝino: bijenkoningin; vir~o: mannetjesbij; labor~o: werkster.

okcitanaj

~o: abelha; ~ujo: bornat, bornhon, buc, brusc; ~isto: apicultor, abelhaire; ~reĝino: abelha reina; vir~o: abelha mascla, abelhard, fals bordon.

persaj

~o: زنبور عسل، زنبور; ~ujo: کندو; ~ejo: کندوخانه; ~isto: کندودار، زنبوردار; ~ino: زنبور ماده; ~reĝino: ملکه، زنبور ملکه; vir~o: زنبور نر; labor~o: زنبور کارگر.

polaj

~o: pszczoła; ~ujo: ul; ~ejo: pasieka; ~isto: pszczelarz; ~reĝino: królowa, pszczoła matka; vir~o: truteń; labor~o: pszczoła robotnica.

portugalaj

~o: abelha; ~ujo: colméia, cortiço; ~ejo: colmeal; ~isto: apicultor; ~ino: abelha fêmea; ~reĝino: abelha-mestra, rainha; vir~o: zangão, zângão; labor~o: abelha-operária.

rusaj

~o: пчела; ~ujo: улей; ~ejo: пасека; ~isto: пчеловод, пасечник; ~ino: самка пчелы ; ~reĝino: пчелиная матка; vir~o: трутень; labor~o: рабочая пчела.

slovakaj

~o: včela; ~ujo: úľ; ~ejo: včelín; ~isto: včelár.

svedaj

~o: bi; ~ujo: bikupa.

turkaj

~o: bal arısı, arı; ~ujo: kovan.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Elfo de la rozo
3. M. K. Gandhi tr. A Giridhar Rao: La Aŭtobiografio, 18. Singardemo
4. John Adcock, tr. Donald Rogers: De kie? Kien? Kaj kiel?

[^Revo] [abel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.58 2011/01/17 16:10:11 ]