tradukoj: be bg br de en es fa fr hu it ja nl pl pt ru sk sv

*acid/a [1]

*acidaTEZ

1.TEZ
Havanta akran guston, kiel tiu de vinagro aŭ citrono: via vino estas nur ia abomena acidaĵo [2].
2.
(figure) Malagrable pika: li estas en acida humoro [3]; acida tono.

acidoTEZ

KEM Kombinaĵo de hidrogeno kun acida restaĵo (SO42-, NO3-, Cl- kaj aliaj), kiu reagas kun metaloj kaj bazoj, formante salojn, kaj ruĝigas lakmuson: en tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj [4].

aminacido, amina acidoTEZ

FIZL Eta molekulo konsistanta el acido (-COOH) kaj amino (-NH2 aŭ -NH-), baza elemento de proteino: la proteinaj fibroj entenataj de la silkaĵoj havas aminajn acidojn utilajn al la homa sano, kiuj estas efikaj por preventi radiadon de sunlumo [5]; sciencistoj pensas, ke formiĝis el la mineralaj eroj de la unuaj ŝtonoj kun la helpo de la fulmenergioj la unuaj aminacidoj [6].

desoksiribonuklea acido (DNA) TEZ

FIZL Nukleacido enhavanta la plenajn genajn informojn de ĉelo: la desoksiribonuklea acido ... estas la portanto de genetika informo [7]; la strukturo de la DNA estis ... malkovrita en 1953 [8].

nukleacido, nuklea acido, kernacidoTEZ

FIZL Granda molekulo el serio de nukleotidoj, trovebla en la ĉeloj de ĉiuj vivuloj: Asimov laboris kiel profesoro de bioĥemio ..., esplorante pri nukleacido [9]; laŭ nuna scio, el ĉiuj molekuloj sin reprodukti povas nur molekuloj de nuklea acido [10].

ribonuklea acido (RNA) TEZ

FIZL Nukleacido povanta interalie kopii kaj transporti partan informon de DNA-serio: oni klasas la nukleajn acidojn en du kategoriojn: acidajn acidojn (RNA), troviĝantajn ĉefe en la citoplasmo de vivantaj ĉeloj kaj desoksiribonukleajn acidojn (DNA), troviĝantajn en la nukleoj de ĉeloj [11].

tradukoj

anglaj

~a 1.: acidic; ~a: acerbic; ~o: acid.

belorusaj

~a 1.: кіслы; ~a 2.: з'едлівы; ~o: кіслата.

bretonaj

~a 1.: trenk, put; ~a 2.: flemmus, c'hwerv; ~o: trenkenn.

bulgaraj

~a: кисел; ~o: киселина.

francaj

~a 1.: acide, aigre; ~a 2.: acerbe, caustique, acrimonieux; ~o: acide; amin~o, : acide aminé; desoksiribonuklea ~o: acide désoxyribonucléique, ADN; nukle~o, , : acide nucléique; ribonuklea ~o: acide ribonucléique, ARN. ~aĵo: piquette.

germanaj

~a: sauer; ~o: Säure.

hispanaj

~a 1.: ácido; ~o: ácido.

hungaraj

~a 1.: savas, savanyú; ~a 2.: savanyú, maró; ~o: sav.

italaj

~a: acido (agg.); ~o: acido (sost.); amin~o, : amminoacido, aminoacido; desoksiribonuklea ~o: acido desossiribonucleico, acido deossiribonucleico, DNA; nukle~o, , : acido nucleico; ribonuklea ~o: acido ribonucleico, RNA.

japanaj

~a 1.: 酸っぱい [すっぱい]; ~a 2.: 辛辣な [しんらつな]; ~o: 酸 [さん].

nederlandaj

~a: zuur; ~o: zuur.

persaj

~a: ترش; ~o: اسید.

polaj

~a 1.: kwaśny; ~a 2.: kwaśny, uszczypliwy; ~o: kwas.

portugalaj

~a: ácido; ~o: ácido.

rusaj

~a 1.: кислый; ~a 2.: едкий; ~o: кислота.

slovakaj

~a 1.: kyslý; ~a 2.: ostrý; ~a: kyslý; ~o: kyselina.

svedaj

~a 1.: sur; ~a 2.: syrlig; ~o: syra; amin~o, : aminosyra; desoksiribonuklea ~o: deoxiribonukleinsyra, DNA; nukle~o, , : nukleinsyra; ribonuklea ~o: ribonukleinsyra, RNA.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, ekzercaro, § 35
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, ekzercaro, § 35
5. -: Silkaĵoj estas utilaj..., [2003]
6. G. V. Lüpke, trad. Donjo kaj Cezar: Ĉu ŝtonoj tamen vivas?, 2008-11-14
7. D. Benoit-Browæys, trad. J.-M. Cash: Kaj nun : konstrui vivan materialon, le Monde diplomatique, 2010-08
8. Vikipedio, DNA, 2010-08-21
9. Vikipedio, Isaac Asimov, 2007-03-10
10. D. Budden: Kiel Aperis Vivo, 2010-09-17
11. Vikipedio, nuklea acido, 2010-08-03

[^Revo] [acid.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2011/04/16 12:10:08 ]